Metodiko en la praktiko

 


Bildo de la instruilo
   

Bazaj detaloj:

Verkisto(j): BARCSAY, Zsuzsa (red.)
Eldonejo kaj jaro:   HEA - Budapest, 1982.
Tipo de instruilo: metodika libro
Celgrupo: internacia

Pliaj, detalaj informoj

Nia opinio:

La libro estas kolekto de tre utilaj (pli da praktikaj ol teoriaj) materialoj por praktikantaj instruistoj kaj instruemuloj de Esperanto.
La sperta pedagogino, Zsuzsa Barcsay, kunmetis parton de la programo “Tago de la lernejo” okazigita dum la 67a UK en Antverpeno, kaj invitis por kontribuo per artikolo kelkajn aliajn kolegojn. (Detalan enhavliston vidu sur la sekva paĝo.) La novaĵo de la kolekto estas, ke troviĝas en ĝi deko da priskriboj de konkretaj lecionoj, gvidataj laŭ diversaj metodoj kaj instrumaterialoj (Cseh-metodo, Metodo 11, Taschenlehrbuch Esperanto, ktp), kaj legeblas kontribuoj pri tio, kiel povas utili en la lingvolernado la bildserio Asteriks.
La materialo estas kvazaŭ iu kunveno de instruistoj por interŝanĝi siajn spertojn kaj ideojn. Fakte pli bona ol kelkfoje realaj kunvenoj, ja ĉio re- kaj relegeblas, digesteblas, pli ol se oni ricevus ĉiujn informojn ene de du tagoj, en senfina serio de prelegoj.
En la Suplemento ricevis lokon pluraj praktikaj informoj, biografiaj notoj, listo de la kontribuintoj kaj Statistiko pri la situacio de E-instruado en la mondo (jaroj 1980-81), en la redaktado de G. Pirlot.
La utila manlibro aĉeteblas nur en kelkaj libroservoj, tamen valoras ĝin serĉi, eĉ pruntepreni el bibliotekoj aŭ de amikoj por trastudo, precipe por novaj kaj senspertaj kolegoj.

Opinio de la legantoj:

Ankoraŭ ne estas.

Aldonu propran komenton:

Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net

Fermu la instruilfenestron