|
|
Bazaj detaloj:
Verkisto(j): |
MAUL, Stefan - ĉefredaktoro |
Eldonejo kaj jaro: |
Flandra Esperanto-Ligo |
Tipo de instruilo: |
gazeto, ĵurnalo |
Nivelo: |
por pluraj niveloj |
Celgrupo: |
internacia |
Nacia(j) lingvo(j): |
esperanto |
Aĝgrupo: |
plenkreskuloj |
Pliaj, detalaj informoj
Nia opinio:
Monata internacia revuo sendependa pri politiko, ekonomio
kaj kulturo. Ĝi estas legata en 65 landoj. 100 konstantaj kunlaborantoj
kaj korespondantoj en 45 landoj sendas siajn nur originale en Esperanto
verkitajn artikolojn al la redakcio. Aparte mendeblas ankaŭ kaseda versio
por blinduloj.
En la hejmpaĝo
de MONATO troveblas la aperintaj artikoloj, kaj tiu kolekto
donas mirinde bonan materialon ankaŭ el pedagogia vidpunkto, specife
por kontrolo de la komprenkapablo de la lernantoj.
La legado de la revuo estas bona materialo ne nur por informiĝi pri la
mondaj aferoj en la internacia lingvo, sed ankaŭ por ekipi nin kaj niajn
lernantojn pri ĝisdatigita vortoprovizo laŭ specialaj temoj.
Abontarifo varias laŭlande.
Aldonu propran komenton:
Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron
de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj
al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net
|