Ne krokodilu plu...!

Parolu Esperanton

 


Bildo de la instruilo
   

Bazaj detaloj:

Verkisto(j): KOHEI, Enrique
Eldonejo kaj jaro:   ne indikita
Tipo de instruilo: lernolibro
Nivelo: por komencantoj
Celgrupo: nacilingva
Nacia(j) lingvo(j): hispana
Aĝgrupo: nedifinita

Pliaj, detalaj informoj

Nia opinio:

La simpla kaj iom eksmoda libreto enhavas 10 lecionojn, kies unuoj konstruiĝas jene:
Desegnita bildo, Dialogo, Demandoj pri la dialogo, Priskribo de la bildo, Demandoj pri la bildo, Ampleksa demandaro kun individualigitaj demandoj ene de la kadrotemo, Ekzercoj: por krei sesfrazan dialogon en la klasĉambro, lerni 5 frazojn parkere kaj laŭtlegi la priskribon de la bildo. Vortaro
La libreton ni konsilas por engrupa uzado por per facilaj kaj simplaj legaĵoj kaj demandaro kompletigi veran studlibron.

Opinio de la legantoj:

Ankoraŭ ne estas.

Aldonu propran komenton:

Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net

Fermu la instruilfenestron