|
|
Bazaj detaloj:
Verkisto(j): |
KOHRS, Charlotte |
Eldonejo kaj jaro: |
LA TIGRO, San Diego, 1984. |
Tipo de instruilo: |
lernolibro |
Nivelo: |
por komencantoj |
Celgrupo: |
nacilingva |
Nacia(j) lingvo(j): |
angla |
Aĝgrupo: |
infanoj sub 10 |
Pliaj, detalaj informoj
Nia opinio:
La libro pretiĝis kun la celo kompletigi per dialogoj
kaj bazaj gramatikaj resumoj aliajn esperanto-kursmaterialojn. La porinfana
materialo trastudigas sufiĉe multe da gramatikaĵoj, inklude ankaŭ la
participojn. La du dialogroloj /rolo nr. 1 por la jam sperta(j) aŭ instruisto,
rolo nr. 2 por la lernanto(j)/ estas konstruitaj por esti diversnivelaj
kaj tiel transpreni la rolon de informanto kaj ricevanto.
La enhavo de ili parte estas gramatik- kaj leksikocelaj, parte temas pri
ĉiutagaĵoj: amikeco, bestoj, saniga kuko, familiaj kvereloj, perdo de
ŝlosilo, entute simplaj tekstoj.
La gramatikaj resumoj (troviĝantaj komence kaj meze da la libreto) donas
bonan superrigardon pri la lernotaĵoj. La enlecionaj anglaj klarigoj
estas mallongaj, klaraj. La komprenon kaj kontrolon servas la paralelaj
tradukoj de ĉiu teksto.
La libro enhavas multajn kaj utilajn metodikajn konsilojn.
La materialo aĉeteblas en la listigitaj libroservoj.
Ne-pagipovaj kursgidantoj povas peti ilin ĉe Ronald
Glossop.
Poŝadreso: Ronald Glossop, 8894 Berkay Avenue, Jennings MO 63136, Usono.
Opinio de la legantoj:
Ankoraŭ ne estas.
Aldonu propran komenton:
Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron
de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj
al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net
|