|
|
Bazaj detaloj:
Verkisto(j): |
LUKOŠEVIČIUS, Telesforas |
Eldonejo kaj jaro: |
Panevėžys. 1993. |
Tipo de instruilo: |
konversacia libro |
Nivelo: |
por progresantoj |
Celgrupo: |
nacilingva |
Nacia(j) lingvo(j): |
litova |
Pliaj, detalaj informoj
Nia opinio:
Laŭ-temaj konversacioj, modelaj leteroj, gramatika skizo
kaj vortareto E-litova. Fine de la libro estas ankaŭ gramatikaj tabuloj
kaj resumoj.
Laŭcele la kajero fariĝis por tiuj (precipe litovanoj), kiuj volas aktive
uzi Esperanton dum siaj vojaĝoj, kongresumadoj, interesperantistaj kontaktoj.
Tion bone helpas ankaŭ la modelleteroj de la eldonaĵo.
La elekto de la laŭtemaj frazserioj ŝajnas sufiĉe praktika. Bedaŭrinde
oftas nacilingvaj influoj en la E-o tradukoj, aŭ rektaj lingvaj kaj tajperaroj.
Pro tio uzu la materialon tamen singarde.
La malgrandaj literoj kaj la delikata kovrilo ne permesos facilan kaj
oftan uzadon, kaj certe ne kunporteblas - sen damaĝo- la libreto dum
pluraj vojaĝoj.
Aldonu propran komenton:
Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron
de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj
al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net
|