|
|
Bazaj detaloj:
Verkisto(j): |
WARINGHIEN. G.- DUC GONINAZ, Michel (gvidantoj) |
Eldonejo kaj jaro: |
SAT, 2002. |
Tipo de instruilo: |
vortaro |
Nivelo: |
por pluraj niveloj |
Celgrupo: |
internacia |
Nacia(j) lingvo(j): |
esperanto |
Aĝgrupo: |
plenkreskuloj |
Pliaj, detalaj informoj
Nia opinio:
La nove eldonita PIV(2) estas granda plibonigo de la malnova
versio, pliriĉigita je ĉ. 1500 kapvortoj kaj ĉ. 7400 leksikaj unuoj,
plejparte surkampe de fakaj kaj sciencaj vortoj. La vortaro entenas ne
tro da novaj "neologismoj". Oni ĝustigis misaĵojn, aldonis necesaĵojn,
forigis (kaj samtempe kreis novajn) tajperarojn.
Kvankam estas danĝere rigardi PIV-on (ĉu la malnovan, ĉu la novan)
kiel unusolan kaj ĉion-decidan normon por la vortprovizo, tamen ĝis
facile atingebla, fidinda kaj normiga listo de fundamentaj radikoj PIV
restos "LA MANLIBRO" de dubuloj kaj lernemuloj. Ni konsilas uzi la libregon
kun prudento kaj kun konsidero, ke ankaŭ ĝi estas parte nur priskriba
vortaro anstataŭ esti preskriba.
Interesan analizon, konsilojn pri observendaĵoj kaj atentindajn ekzemplojn
vi povas legi en la sube indikita Monato-recenzo, verkita de Bertilo Wennergren.
En tiu ĉi kazo la recenzanto de nia katalogo cedas sian spacon al fakulo
kies profunda analizo pri la grandioza verko de dekoj da malnovaj kaj
novaj kunlaborantoj certe helpos al vi decidi: ĉu aĉeti la Novan PIV-on
aŭ ne.
Recenzo(j):
Monato,
2002/10. 25-27p.
Opinio de la legantoj:
Nomo: Ottó Haszpra (haot@freemail.hu)
Dato: 2002-11-19
Takso:
Komento: Mi tre rekomendas La Novan PIV-on al ĉiuj, kiuj serioze
studas nian lingvon aw uzas ĝin por beletra aw fakliteratura kreado.
Sed same ĝi utilas por solvi ĉiutagajn lingvajn demandojn. Legu pli
detale en la recenzoj de Kavka kaj mi, per kiuj mi petis nian redaktorinon
kompletigi la ĉi supran liston de recenzoj. 2002 11 19
Aldonu propran komenton:
Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron
de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj
al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net
|