|
|
Bazaj detaloj:
Verkisto(j): |
DIEGO, de Fernando |
Eldonejo kaj jaro: |
GRAM - Madrid, 2001. (3a eld,) |
Tipo de instruilo: |
lernolibro |
Nivelo: |
por komencantoj |
Celgrupo: |
nacilingva |
Nacia(j) lingvo(j): |
hispana |
Aĝgrupo: |
plenkreskuloj |
Pliaj, detalaj informoj
Nia opinio:
La gramatik-centra lernolibro, nuntempe taksata la plej
bona por hispanlingvanoj konsilindas kaj por kursoj kaj por memlernantoj,
havantaj sperton en la lingvolernado kaj celantaj ellerni ne tiom da komunikado
kiom da strukturo de la internacia lingvo.
Post la enkondukaj informoj pri E-o kaj fonetikaj, gramatikaj resumoj
venas tuj la unua, sufiĉe komplika dialogo (estas entute 10 en la libro)
en flue parolata stilo kun paralela traduko al la hispana lingvo. La gramatiko
estas traktata post la dialogo en punktoj, elirante el frazfragmentoj
en la vicordo de ilia apero en la teksto (ofte ne laŭ la tradicia vicordo,
kiun necesigus la laŭpaŝa, tuteca traktado de priskriba gramatiko, sekvanta
la principon: de facilo al malfacilo. La fenomenoj kaj reguloj estas eksplikataj
en la nacia lingvo. Post tiu parto venas listo de utilaj esprimoj, tradukekzercoj
tien kaj reen (solvo donita fine de la libro) kaj laste dulingva vortolisto.
En la fina parto de la libro, (tute ne kutime al la aliaj lernolibroj)
estas paĝoj pri ortografio, poetiko, falsaj amikoj, kaj kelkaj tre seriozaj
sciencaj artikoloj por pruvi ke ĉion eblas esprimi en E-o.
Verŝajne ankaŭ ellerni E-on laŭ tiu libro. Ni atendas la spertojn de
tiuj, kiuj lernis helpe de ĝi!
Opinio de la legantoj:
Nomo: Rubeno Fernández Asensio
(rubeno@usitmail.com)
Dato: 2002-01-12
Takso:
Komento: Per tiu libro mi eklernis Esperanton. Ankoraŭ memoras
kiel ridis antaŭ tiuj falsaj dialogoj, bombastaj, frazecaj, kaj ankoraŭ
pli malnaturaj en la barokeca hispana traduko: ŝajnas preskaŭ la hispana
lingvo de la epoko de Don Kiĥoto. Sed mi ankaŭ memoras kiel avide mi
ellegis la bonegajn lingvoklarigojn, absolute trafajn, kiuj videbligas
la spertecon de profesia tradukisto. Aliflanke la tradukekzercoj ĉe la
fino mallogis min, kaj per la teksto de la solvitaj taskoj ĉe la fino
de la libro uzis ilin tute same kiel la komencajn dialogojn, por lerni
la lingvostilon per komparo. Traduki estas peza laboro por profesiulo,
ne helpas al flua parolado de fremda lingvo. Estas multe pli utilaj la
kolektetoj de parolaj esprimoj en ĉiu ĉapitro (kvankam ilia esperantigo
ne ĉiam aspektas sufiĉe internacie). Mi rigardas ĝin plej taŭga por
memlernantoj kun sufiĉa scio pri lingvoj kaj sperto pri ilia profesia
uzo, sed ne imagas kiel estas uzebla por klasoj; necesus malpezigi la
dialogojn de sia literatura stilo, ekzemple, uzante surbendigojn de veraj
dialogoj inter bonaj parolantoj pri pli esperantaj temoj. Tiel eblus ekspluati
bazan principon, tiu estas, ekzerci komencantojn unue al kompreno.
Aldonu propran komenton:
Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron
de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj
al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net
|