Nuovo Corso di Esperanto

Per allievi e autodidatti

 


Bildo de la instruilo
   

Bazaj detaloj:

Verkisto(j): BROCCATELLI, Umberto
Eldonejo kaj jaro:   COoperativa EDitoriale ESperanto, Milano, 1993.
Tipo de instruilo: gramatika libro
Nivelo: por pluraj niveloj
Celgrupo: nacilingva
Nacia(j) lingvo(j): itala
Aĝgrupo: plenkreskuloj

Pliaj, detalaj informoj

Nia opinio:

Itallingva lernilo laŭ la strikta gramatika-traduka metodo, verkita por studentoj kun certaj lingvistikaj antaŭkonoj kaj spertoj en lingvolernado. La lecionoj konsistas el partoj kiuj priskribas la gramatikajn regulojn kaj donas ekzemplofrazojn pri ilia uzo. La frazoj havas la tradukon al la itala lingvo. La klarigoj estas detalaj, plurloke tro fundaj. La ekzercoj konsistas preskaŭ nur el traduktaskoj tien kaj reen: la esperanto tekstoj estas longaj kaj por ilia kompreno enkalkuliĝas la simileco de la lingvoj, dum la italaj estas pli simlpaj. La enhavo de la tekstoj kelkfoje tuŝas movadajn temojn. La solvoj troviĝas fine de leciona parto de la libro.
La antologia parto montras fragmentojn de diversaj pecoj de la originala literaturo (J. Baghy, J. Valano, S. Engholm, C. Rossetti, Sekelj, R. Schwartz, S. Szathmari) kaj ankaŭ artikolon pri kemio kaj biologio. En la poezia parto legeblas inter aliaj poemoj de Zamenhof, tradukoj de kelkaj nacilingvaj poemoj. La vortaro e-itala listigas la vortojn de la libro kun indikoj de la lecionoj, en kiuj ili aperas.
La libron ni konsilas al studentoj, kiuj volas havi superrigardon pri la gramatika sistemo de la internacia lingvo, kaj aŭ ne planas parole uzi la lingvon, aŭ tiujn spertojn planas akiri alimaniere. Ĝi taŭgas ankaŭ por lingvistikemaj memlernatoj.

Opinio de la legantoj:

Ankoraŭ ne estas.

Aldonu propran komenton:

Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net

Fermu la instruilfenestron