Okulo 1

 


Bildo de la instruilo
   

Bazaj detaloj:

Verkisto(j): MacGILL, Stefan
Eldonejo kaj jaro:   Budapeŝto - ILEI, 1999.
Tipo de instruilo: ekzercaro
Nivelo: por komencantoj
Celgrupo: internacia
Aĝgrupo: infanoj sub 10

Pliaj, detalaj informoj

Nia opinio:

Tre bona ilo por ekzercigi la verbojn en amuza maniero. La kajero estas abunde ilustrita, kun plenkoloraj paĝoj, kaj celas lernantojn inter 6- kaj 10-jaraj. Ĝi prezentas 440 radikojn, inter kiuj 40 verboj. Ĝi inkluzivas du partojn de bildstria serio "Mira, aventuroj de Detektivo".
Preparita speciale por la lernantoj de la projekto INTERKULTURO.
La materialo estas mendebla ankaŭ ĉe ILEI.
En 2002 aperis ankaŭ GVIDLIBRO por la lernilo. Priskribon pri ĝi bv. vidi en la katalogo, ekzercospecimenojn el ĝi vi trovas en nia LERNILOTEKO sub la titolo Okulo - Gvidlibro.

Opinio de la legantoj:

Nomo: Radojica Petrovic' (radp@ptt.yu)
Dato: 2001-12-11
Takso: * * * * *
Komento: Sprite kompilita verbocentra lernolibro kun modelaj lecionoj, ne por strikte imiti sed por montri al kapabla instruisto kiel organizi lingvolernadon kun infanoj. Adaptebla por infanĝardenoj ĉar kombinebla kun la jama programo de desegnado kiun infanoj tie multe praktikas. Necesas multe pli da tempo por plenumi ĝian programon ol ŝajnus laŭ la paĝnombro (40).

Aldonu propran komenton:

Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net

Fermu la instruilfenestron