Instruiloj

Stefan MacGill: Gvidilo por la lernolibro Okulo

 

A

peris en 1999 la unua kajero de lernoserio Okulo, kiun ILEI mendis kaj eldonis por la pli junaj lernantoj en la tiam lancxata projekto Interkulturo. Tiu kajero estas abunde ilustrita, kun plenkoloraj pagxoj, kaj celas lernantojn inter 6- kaj 10-jaraj. Gxi prezentas 440 radikojn, inter kiuj 40 verboj. Gxi inkluzivas du partojn de bildstria serio “Mira, aventuroj de Detektivo”.

 

L

a gvidilo provas helpi al instruistoj uzi la kajeron pli produktive. La komencaj dek du pagxoj prezentas lauxpasxan resumon de la lernanta kajero, kun la sekvaj rubrikoj: Komunikaj celoj, Gramatiko, Novaj vortoj (verboj, substantivoj, aliaj), Prononcado, Konsiloj. La cetero de la gvidilo prezentas ekzercojn de plej diversaj tipoj: vera/malvera, unu el kvar, miskitaj literoj, ordigu frazojn, paroligaj, transformaj, spac-plenigaj. Estas pluraj pagxoj da bildekzercoj. Multaj ekzercoj havas kasxfrazojn, por stimuli plenumon kaj doni konfirmon pri gxusta respondado. Gvidilofine aperas solvoj por la ekzercoj. La ekzercoj estas arangxitaj laux pagxparoj, por ke instruistoj povu facile fotokopii ilin por krei klas-kompletojn de task-folioj. Sur unu malfermo aperas konciza tabela resumo de la lernanta kajero, por orientigi instruistojn.

 

Okulo 1, Gvidilo, Stefan MacGill. ILEI, Budapesxto, 2002. Ilus. Mónika Molnár, 22cm. 52p, ISBN 963 00 9802 4. Prezo: 4,50 EUR (sama prezo kiel la lernanta kajero). Havebla cxe UEA, kun sesona rabato ekde 3 ekz, plus sendokostoj. Cxe ILEI, triona rabato ekde 3 ekz (de gvidilo aux lernanta kajero) , kun sendokostoj inkluzivitaj. Rabato 50% por klasoj de “Interkulturo” por mendoj ekde 9 kajeroj (lernantaj aux gvidila).