|
Gvidataj okuloj
Aperis gvidilo por la lernilo Okulo, ambau eldonitaj de ILEI por lernantoj
de Esperanto inter 6- kaj 10-jaraj. La libreto por studentoj estas plene
Esperant-lingva (sen naci-lingvaj klarigoj) do estas abunde ilustrita,
kun pluraj plenkoloraj pagxoj. La heroo estas ok-forma gaja bubeto. Li
kaj trupo da infanoj kun kurioza (sed didaktike utila) ekstertera monstro
prezentas kaj ekzercigas viglan enhavon pere de armeeto da aktivaj kaj
utilaj verboj. Enestas ankau bildstria serio "Mira - Aventuroj de detektivo".
Por pli da informoj pri la studenta kajero, vidu en IPR 99/4, p. 27. Pri
tio kaj la gvidilo, rigardu la hejmpagxon <http://www.edukado.net/>.
En gxia lerniloteka parto vi vidas normigitan priskribon, recenzon kaj
specimenajn pagxojn.
Komence la gvidilo prezentas resumon de cxiu kajero-pagxo sub normaj rubrikoj:
komunika celo, gramatiko, novaj vortoj (verboj, substantivoj, aliaj) kaj
konsiloj por uzado. Tia gvido gravas por tiuj ne tiom kutimigitaj instrui
per rekta komunikiga metodo, en kiu la pagxoj de la studenta kajero prezentas
nur la materialon, situacion kaj komenc-punkton, kiun la instruisto devas
ampleksigi. La plej grava parto de la gvidilo provizas praktikajn ekzercojn,
ludojn, verkojn (poemojn, kantojn, kruc-enigmojn, kolorigendajn bildojn)
en oportune fotokopiebla formo. Jen fonto de taskfolioj por produktive
okupi klason. Fine estas respondoj al la ekzercoj kaj laupagxa resuma
tabelo de la studenta kajero kopiebla sur unu A4-folio.
Okulo, kajero 1, Stefan MacGill, ILEI, Budapest, 1999. Ilustris Mo'nika
Molna'r, 22cm, 44p.
Okulo, Givdilo por kajero 1, ILEI, Budapest, 2002. 52p. ISBN 963 00 9802
4. Verkinto, ilustrinto, formato samaj kiel la studenta kajero. La kajero
kaj gvidilo havas saman prezon. Cxe UEA, ILEI kaj aliaj libroservoj: 4,50
EUR, kun sesona rabato ekde 3 ekz. Cxe UEA, aldonu sendokostojn. Ce ILEI
sendokostoj inkluzivitaj. ILEI ofertas ambau kajerojn kun triona rabato
ekde 3 ekz. al libroservoj, propraj sekcioj kaj klasoj de Interkulturo,
kaj kun rabato de 40% ekde 9 ekz.
Mendoj al ILEI, Riouwstraat 172, NL-2858 HW Den Haag, Nederlando. Rete:
<iei001@tiscali.nl>
au al ILEI, Pannonia u. 30/I/6, HU-1136 Budapest, Hungario. (atentu, nova
adreso!). Retaj mendoj: stefan.macgill@galamb.net. Mendoj
tien sendu kopie al la kasisto de ILEI (v.p.2), car dum la transigo tiu
retadreso povos dumtempe ne funkcii.
Aliaj titoloj haveblaj de la libroservo:
Tendaraj tagoj, kajeroj 2 kaj 3 (po EUR 6,90) *
Fantaziajxoj kaj Kantoj por Infanoj (Rommesmo) EUR 3,60
Vojago en Esperanto-Lando (Kolker - unua eldono), EUR 12,00
Ekzercoj al la Tuta Pasporto (Lec 1-4 de la vidbendo), EUR 4,35. (Por
Lec 5-12 petu de ELNA).
* Gvidilo por la komenco de kajero 2 havebla de <http://www.edukado.net/>.
|