Oportuna Vortaro de Ordinara Esperanto

OVO-SERIO 2.

 


Bildo de la instruilo
   

Bazaj detaloj:

Verkisto(j): SETÄLÄ, Vilho
Eldonejo kaj jaro:   Fondumo Esperanto, Helsinki, 1969.
Tipo de instruilo: vortaro
Celgrupo: internacia
Aĝgrupo: nedifinita

Pliaj, detalaj informoj

Nia opinio:

Tre praktika, delonge kun sukceso uzata poŝvortareto, enmanigebla al la studentoj tuj je la komenco de la studoj. Ĝi enhavas pli ol 2000 el la plej oftaj radikoj kun klarigoj en facila Esperanto; stimulas pensadon rekte en la lingvo sen bezono traduki. La vortklarigoj estas simplaj, ofte ne kompletaj, sed tute bonaj por kompreni la signifon de la konceptoj. Tion helpas ankaŭ la ilustraĵoj. Komence de la libreto troviĝas mallonga enkonduko al la lingvo, kun gramatikaj resumoj.

Opinio de la legantoj:

Nomo: MARTIN Ginette (gimavo@wanadoo.fr)
Dato: 2002-11-16
Takso: * * * * *
Komento: Mi tre ŝatas tiun vortaron, tre plaĉa, klara. Dum longa tempo mi havis nur unu por mi kaj ne sukcesis aĉeti ĝin por la membroj de mia klubo.Mi kredis ke ĝi neniam estos reeldonita,kaj rezignaciis.. Nun mi scias ke oni povas denove aĉeti ĝin. Tiu libro meritas diskonigon.

Aldonu propran komenton:

Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net

Fermu la instruilfenestron