Parlons Espéranto

La langue internationale

 


Bildo de la instruilo
   

Bazaj detaloj:

Verkisto(j): JOGUIN, Jacques
Eldonejo kaj jaro:   L`Harmattan - Paris, 1998.
Tipo de instruilo: gramatika libro
Nivelo: por progresantoj
Celgrupo: nacilingva
Nacia(j) lingvo(j): franca
Aĝgrupo: plenkreskuloj

Pliaj, detalaj informoj

Nia opinio:

Detala priskriba gramatika libro, aperinta ĉe ne esperanto- eldonejo kiel la 36a ero de la kolekto PARLONS... (Ni parolu ...). Enkonduke de la libro detalaj studoj - entute sur pli ol 30 paĝoj - prezentas la internacian lingvon, ties kulturon kaj historion.
Strukture la libro iom diferencas de la aliaj, klasikaj gramatikaj libroj, ja traktas la sintakson antaŭ la vortpecoj. La gramatikaj konceptoj estas detale kaj klare, kun aŭtentikaj fakterminoj klarigitaj, akompanataj de trafaj ekzemploj en esperanto. Multe valoras la lasta ĉapitro, kiu traktas kaj konvinke pruvas la ĉiukampan evoluon de E-o (gravaj argumentoj kontraŭ tiuj kiuj opinias ĝin "morta lingvo") kaj tipologie komparas la internacian lingvon kun la aliaj lingvoj. E-franca vortolisto kaj detala temindekso helpas, manko de paĝnumeroj ĉe la enhavtabelo malhelpas la orientiĝon en la libro.
Resume: impona, science verkita gramatiko por lingvistoj kaj altnivele studantoj de la internacia lingvo.

Opinio de la legantoj:

Ankoraŭ ne estas.

Aldonu propran komenton:

Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net

Fermu la instruilfenestron