|
|
Bazaj detaloj:
Verkisto(j): |
PICASSO, Marco |
Eldonejo kaj jaro: |
L'Alloro - Borgia - Catanzaro, 1999. |
Tipo de instruilo: |
lingvistika libro |
Nivelo: |
por pluraj niveloj |
Celgrupo: |
nacilingva |
Nacia(j) lingvo(j): |
itala |
Aĝgrupo: |
plenkreskuloj |
Pliaj, detalaj informoj
Nia opinio:
La verko estas destinita por itallingvanoj kaj helpas
ilin orientiĝi en la ĝusta uzo de la lingvo, evitante la falsajn amikojn.
La vortaro sub la esperantaj kapvortoj klarigas (en la itala) la signifon
de la vortoj, se necese donas eĉ ekzemplofrazojn en ambaŭ lingvoj, atentigas
pri la eventualaj kaptiloj kaj indikas la falsajn amikojn, efikantajn
el la aliaj direkto. La librofina vortolisto enhavas ĉ. 2000 italajn
artikolojn, kies e-a traduko troveblas en la verko.
La libreto utilas al kiu ajn esperanto-parolanto kaj uzanto, sed speciale
por instruistoj. Trastudante ĝin oni povas konsciiĝi pri la falsaj amikoj,
kaj planante la lernomaterialon de la kursoj eblas sisteme kaj saĝe prilabori
la "tiklajn" vortojn, tiel eviti la negativan efikon de la falsaj amikoj,
kaj solvi ke ili plejparte povu kaŭzi pozitivan transferon en la kapo
de la lingvouzanto. Kvankam ekzistas kelkaj similaj verkoj por alilingvanoj,
estus bone havi ilin en kaj por ĉiu nacia lingvo.
Opinio de la legantoj:
Ankoraŭ ne estas.
Aldonu propran komenton:
Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron
de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj
al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net
|