![]() |
Esperanto-Pasporto al la Tuta MondoKonceptita de Edwin GrobeVerkita de Paul Gubbins
ĜeneralePasporto al la Tuta Mondo estas nova Esperanto-kurso, kiu konsistas el 15 lecionoj (po 30-minutaj kaj akompanaj presitaj materialoj, celitaj al individua aŭ grupa studado. La pedagogie bazita distra historio faciligas kaj ĝojigas la lernadon. Ĉiu leciono okazas tute en Esperanto kaj enhavas tri partojn: enkondukon, dialogon, resumon. La enkonduko prezentas mallongan supervidon de la antaŭa leciono kaj skizas la ĉefajn gramatikajn erojn instruotajn. La dramo daŭre konstruas intereson pri la karakteroj kaj historio dum
la multaj intrigturniĝoj tra la 15 lecionoj. La daŭro de situacio kaj
evoluiĝo de karaktero de televid-stila dramo fervorigas studantojn sekvi
la aventurojn de la familio Bonvolo kaj ties amikoj kaj konatoj. La
familio Bonvolo ne estas ordinara familio. La patro, Georgo, estas greka
filozofo kaj la patrino, Filisa, dancistino. La Por plifortikigi kaj praktiki la novan materialon enkondukitan en ĉiu leciono, la resumo detale traktas la ĉefajn gramatikajn erojn prezentitajn en la dramo, kaj preparas la lernanton por la skribitaj ekzercoj kiuj akompanas la kurson. La skribitaj ekzercoj, kompilitaj de Stefan MacGill, komplementas la lecionojn kaj donas la praktikon en legado kaj skribado esenca por lerni iun lingvon.
CelojPasporto al la Tuta Mondo estas zorge gradigita enkonduka kurso, kiu celas konduki komencanton tra la ĉefaj etapoj de akiro de la lingvo Esperanto. Vortprovizo, frazoj kaj gramatiko enkondukiĝas nature per la dialogo. Jam je la fino de la 15 lecionoj la lernanto devus povi:
MetodoEsperanto estas uzata ekskluzive tra la videokurso; individuaj instruistoj decidu kiom da klarigado uzi en nacia lingvo. La rekta metodo -- ekskluziva utiligo de la cellingvo -- signifas ke la lernanto estas rivelita dekomence al Esperanto kiel praktikata tra la mondo. Tiucele la geaktoroj en Pasporto al la Tuta Mondo venas el diversaj lingvaj fonoj: Angla, Ĉina, Dana, Hispana, Japana, Kroata kaj aliaj. Gramatikeroj estas subtenataj per rango da imagecaj ekzercoj, kiuj celas substreki la novajn elementojn enkondukitajn en la videokurso. Estas rekomendite ke la lernanto ne pluiru al posta leciono sen kompletigi kaj ellerni la tutan materialon de antaŭa leciono. Ĉefaj gramatikeroj traktataj en ĉiu leciono inkluzivas la jenajn:
Sufiksoj, prefiksoj kaj korelativoj estas enkondukitaj daŭre tra la kurso kaj preskaŭ ĉiuj estos traktitaj antaŭa la fino de la kurso.
KulturoEsperanto-kulturo estas esenca elemento en Pasporto al la Tuta Mondo kaj la lernanto iom post iom konatiĝas kun bazaj konceptoj, kiuj formas Esperanto-societon. Ĉeferoj inter ili estas: Pasporta Servo, Universala Esperanto-Asocio (UEA), Universala Kongreso de Esperanto (UK). La nomo Zamenhof estas menciita je frua etapo kaj ĉefaj Esperanto referenclibroj (Plena Ilustrita Vortaro, Plena Analiza Gramatiko) kaj literaturaj verkoj kaj ties aŭtoroj estas same notitaj. Ankaŭ la Esperanta himno estiĝas familiara. Ĉi tiel Pasporto al la Tuta Mondo preparas la lernanton por Esperanta vivo kaj kulturo preter la kadro de la kurso. Estas ja pasporto al la tuta mondo -- ne nur la Esperanta mondo sed al la mondo de internaciaj amikecoj kaj interkompreno kiu estas ĉe la koro de la Esperanta idealo.
FinancojLusi Harmon, produktisto de la videokurso, prave difinas Pasporto al la Tuta Mondo kiel aŭdacan entreprenon. Ĝi estas aŭdaca en la amplekso de ĝiaj profesieco, grandeco -- kaj financoj. Multaj individuoj kaj organizoj (listigitaj ĉe la fino de ĉiu leciono) donacis malavare por subteni la projekton, sed pli da mono estas bezonata se la 15 lecionoj de Pasporto al la Tuta Mondo estu haveblaj ene de la planita periodo. Jam la unuaj dek du lecionoj aperis kaj estas vaste laŭdataj. La finaj tri lecionoj estis filmitaj dum la somero de 2001; mono estas serĉata por redakti la lastajn tri lecionojn. La unuaj kvar lecionoj estas aĉeteblaj en 2-kaseda pakaĵo kun ekzerclibro kontraŭ $95. Lecionoj 5-8 estas simile aĉeteblaj kontraŭ $95. Lecionoj 9-12 estas simile aĉeteblaj kontraŭ $95. La kompleto de 15 lecionoj povas esti antaŭmendita kontraŭ $325. Aĉetantoj de la kompleto tuj ricevos lecionojn 1-12. Mono kolektita per antaŭmendoj estas grava al la projekto. Alia gravega helpo en la financado de la projekto estis kaj estos mecenatoj, individuaj aŭ grupaj. Via helpo disvastigi informon pri la sukceso de ĉi tiu projekto ĝis nun kaj pri ĝiaj bezonoj por ebligi kompletigon, faros multe por rezultigi kompletan, profesian kurson, kiu taŭgos por nia kreskanta monda komunumo kaj por reklami Esperanton ekster nia propra komunumo. Nek ELNA nek la multaj esperantistoj envolvataj en la projekto ricevas ian monan profiton kaj tute male! La laboro estas volontula kaj nepagita, kaj la volontuloj ofte ne petas repagon por multaj el siaj elspezoj. La ĉefa celo estas doni al la Esperanto-movado profesian instruilon -- tiucele ELNA petas vian subtenon. Pli da informo estas havebla de elna ĉe [510] 653-0998 (e-poŝto: elna@esperanto-usa.org) aŭ de la Komisiito pri Videobenda Projekto, Lusi Harmon, ĉe [510] 531-8393 (e-poŝto: LusiHarmon@aol.com) aŭ per telefakso ĉe [510] 531-0152. Mendoj kaj/aŭ donacoj estu senditaj al: ELNA aŭ UEA (konto nmvm-n) |
[ ELNA
Homepage | Send me INFO
About
Esperanto | About
ELNA | How can
I learn Esperanto |
Local
clubs and organizations | ELNA
Book Catalog | FAQ
and Links |
Upcoming
Events | Suggestions
for continued learning
]