Bazaj detaloj:
Verkisto(j): |
AULD, William |
Eldonejo kaj jaro: |
Pisa - Edistudio, 1997. (7a eld.) |
Tipo de instruilo: |
legolibro |
Nivelo: |
por progresantoj |
Celgrupo: |
internacia |
Aĝgrupo: |
plenkreskuloj |
Pliaj, detalaj informoj
Nia opinio:
La pli ol kvaronjarcentan, plej klasikan E-legolibron
konsistigas literaturaĵoj, kiujn antaŭas vortolisto kun klarigoj kaj
difinoj. Post la legaĵoj (t.n. paŝoj) venas la diverstipaj prilaborigaj
ekzercoj kiuj helpas ne nur por pli bone kompreni la tekston, sed ankaŭ
trastudi la gramatikon. La libro taŭgas por memlernado kaj enkursa laboro.
Fine de la libro estas konsiloj por la pliaj paŝoj, listo de legindaĵoj,
kaj relative eksmodiĝinta adreso-listo de landaj asocioj kaj sekcioj.
Opinio de la legantoj:
El 5 opinioj, la averaĝa takso estas 3,4.
Nomo: Boris Kolker (kolker@stratos.net)
Dato: 2003-03-23
Takso:
Komento: Ĝi estas bona perfektiga lernolibro kaj dum multaj jaroj
unika en sia speco. Sed mi opinias, ke la talento de William Auld povus
krei ne nur bonan, sed ankaŭ bonegan perfektigan lernolibron.
Nomo: A.Walaszek (awalaszek@esperanto.pl)
Dato: 2002-08-20
Takso:
Komento: La legolibro nepra ĉe perfektiga (triagrada) kurso kaj
helpa ĉe daŭriga (duagrada) kurso. Tekstoj de la legaĵoj estas kompareblaj
kun plej valoraj mondaj literaturaĵoj. Resuma demandaro metodike perfekta.
Komplementa kaj necesa lernolibro post la fundanenta kurso.
Nomo: Judit Felszeghy (panorama@mail.digitel2002.hu)
Dato: 2002-06-29
Takso:
Komento: Laŭaspekte iom seninteresa, troveblas ankaŭ bonaj tekstoj.
Nomo: Joan Inglada Roig (j.inglada@esperanto-ct.org)
Dato: 2002-06-28
Takso:
Komento: Sufiĉe bona instruilo pro la enhavo sed la metodon mi
ne ŝatas pro iom peza ekzerca sistemo. Ŝajnas al mi nur interesa por
homoj ne nur tre motivigitaj lerni la lingvon sed kapablaj dediĉi multajn
penojn al la lernado.
Nomo: Radojica Petrovic' (radp@ptt.yu)
Dato: 2001-12-08
Takso:
Komento: Utila legolibro uzebla kiel aldona materialo por superaj
kursoj. Multe pli utilus, se la elekto de tekstoj estus pli reprezenta
por Esperanta kulturo.
Aldonu propran komenton:
Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron
de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj
al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net
|