|
|
Bazaj detaloj:
Verkisto(j): |
GRINŠPAN, Romano |
Eldonejo kaj jaro: |
Panevėžio spaustuvė. Panevėžys. 2001 |
Tipo de instruilo: |
gramatika libro |
Nivelo: |
por pluraj niveloj |
Celgrupo: |
internacia |
Nacia(j) lingvo(j): |
litova |
Aĝgrupo: |
plenkreskuloj |
Pliaj, detalaj informoj
Nia opinio:
La 40-paĝa libreto enhavas klarigon de gramatikaĵoj
en poema formo. La ideo tiel prezenti la materialon estas tre amuza kaj
ankaŭ samtempe instruiga, ja ne nur la fakterminojn oni povas lerni,
sed havas ankaŭ tuj ekzemplojn.
Tamen estas bone (aŭ ĝuste ne?), ke Kalocsay siatempe ne rimigis la
tutan PAG (Plena Analiza Gramatiko)!
Por rompi la monotonecon en la poemo estas uzataj multe da elizioj, kio
iom malfaciligas la komprenon por la celgrupo, kiu vere povus profiti
el la eldonaĵo.
Niaj legantoj atentu ankaŭ pri tio, ke estas multaj adjektivoj kaj substantivoj
verbigitaj, kelkloke ne estas ĝustaj la vortkunmetaĵoj, kaj tiuj faktoj
ne ĉiam estas sendanĝeraj por la lingvolernantoj.
Unu el niaj kunlaborantoj faris liston de la preseraroj, kiun ni volonte
disponigas al la intesiĝantoj.
La aŭtoro zorgis pri la bona vidigo de la ĉefaj elementoj kaj per eligo
kaj grasigo de la gramatikaj finaĵoj kaj tio helpas la enkapigon. Simile
al tio, kion vi povas vidi sube en la unua poemo de tiu ĉi libreto:
SUBSTANTIVO
Tiaj vortoj, kiel homO
SkribO, ribO, pomO, domO,
NeĝO, seĝO, leĝO, vivO--
Portas nomon substantivo.
Do memoru tio gravas!
Ke finaĵon O ĝi havas.
Sed en fino de la vorto
O vokalon povas morto
Trafi rn la poezi'
Tio estas elizi'.
Signas ĝin --sen katastrof'-
Supra komo: apostrof'.
Se J sekvas O-- vokalon,
Ĝi signifas la pluralon.
Jen ekzemloj: tri infanoJ,
ViroJ sep, dek vilaĝanoJ,
PluraJ libroJ,
KelkaJ tigroJ,
MultaJ katoJ,
Mil lernantoJ.
Aldonu propran komenton:
Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron
de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj
al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net
|