|
Fiedler – Liu (red.): Studoj pri interlingvistiko – Festolibro
por Detlev Blanke
Studoj pri Interlingvistiko – Studien zur Interlinguistik
– Festlibro omagxe al la 60-jarigxo de Detlev Blanke. Redaktintoj: Sabine
Fiedler kaj Liu Haitao. Korektintoj, tehxnike helpintoj: Mark Fettes,
Ino Kolbe, Wera Blanke, Dieter Dungert, Rainer Fiedler. Eldonloko: Dobridovice.
Eldonejo: KAVA – PECH. Amplekso (kun indekso): 736 pagxoj. Internacia
identiga numero: ISBN 80-85853-53-1. – Cxefaj partoj: Enkonduko, listo
de la 140 gratulintoj (Tabula gratulatoria), I. Lingvoplanado kaj lingvopolitiko,
II, Studoj pri teoriaj, historiaj kaj pliaj aspektoj de interlingvistiko,
III. Esperantologio. – Biografietoj de la kontribuintoj – Publicajxoj
de Detlev Blanke kun redaktofino 31/12/2000, kun pli ol 500 titoloj elektitaj
el la efektive aperintaj cx.1600. En mia recenzo mi dedichis pli
da atento al temoj aux traktmanieroj ankoraux malpli
konataj al la esperantista legantaro – alia legantaro
eble sekvigus aliajn proprciojn.. La enkonduko prezentas el sesdek
vivojaroj de Detlev Blanke (naskita 30. 05.1941) tiujn pasigitajn kun
Esperanto. 1964: interlingvistika seminario en la universitato de Rostock,
1968-90: Sekretario de Centra Laborrondo Esperanto en la Kulturligo de
GDR, 1988: Honoraria Docento pri Interlingvistiko. – 1990: unuigxo de
GDRA kaj GEA. – 1977/78: Honoraria Docento pri Interlingvistiko. – Societo
pri interlingvistiko 1991: – Eminentaj sukcesoj en scienca kaj sciencorganiza
agado – kontinue. I. Kimura Goro C. (en sia Intentionale
Eingriffe in den Sprachgebrauch, 19-29), asertas, ke lingvomovadoj, kiuj provas influi lingvouzon, estas nur parto
de la intenca rilatado al lingvoj. Estas grave kompari kaj analizi la
alirojn de parolhigieno, lingvomenegxado Parolantoj de iu ajn lingvo ne nur esprimas sin, komunikas priobjekte, sed ili konstante ankaux komentas sian parolon. Strebo al bona stilo, lauxsocia korekteco, justa esprimmaniero, efikeco de individua parolanto faras cxiun parolagon potenciala parto de lingvohigieno. Ignat F. Bociort: (en Artefarita kaj natura
konceptoj en la evoluigo de la rumana lingvo dum la 19-a jarcento: Skizo
de historia trarigardo, 30-35) esploras la forte diferencajn lingvorenovigajn
tendencojn en la historio de la Rumana lingvo. La bezonon ricxigi la lingvon
oni konsciis jam en la 16a, 17a jarcentoj. Rimarkindas provoj malpliigi
la proporcion de slavaj vortoj en la vortostoko, plimultigi la elementojn
komunajn kun la Latina, Itala, Franca lingvoj En la 19a jarcento tamen
venkis la natura koncepto: cxe tio havis gravan rolon dramverkisto-prozisto
V. Alicsandri. Iom post iom oni venis al unuece latina alfabeto kaj fonologia
principo de ortografio, Johannes Irmscher prezentas historion de versioj
de la lingvo Greka – tiel ankaux diversepokajn realigxojn aux provojn
de gxia uzo kiel interlingvo por pli aux malpli vasta areo.. (En Griechisch
als internationale Sprache, 36-39). Li mencias la antaux-Grekan linian skribon A, kaj la pli evoluiintan linian skribon B: cxi lasta cxirkaux la 15a jarcento a. K identigeblas kiel skribo Ahxaja. Sekvas skiza historio de la antikvaj kaj postaj Grekaj idiomoj – Klarigxas, kiel integrigxis bazaj Pra-Ionaj kaj – aliflanke – Eolaj, Atikaj elementoj en la inventeme produktita literatura lingvajxo de Homero. Irmscher karakterizas ankaux la Helenan kojneon dum la florepoko de la Aleksandra Imperio :la Helenan kojneon, traduklingvon de ambaux Testamentoj de Biblio, kiu kojneo do servis Grekojn kaj neGrekojn, kaj kiu funkciis ankaux dum la longa Turka superregado (1391/1669 – 1829/1830, laux mia kompreno). Ene de la Kojneo elitisme reaperis tamen malnovaj – klasikaj - atikismoj, gxis – ankaux pro interveno de personoj kiel Adamontios Korais (1748-1833) – ekestas du versioj de la lingvo: la Katarevusa, la purisma-(pra)atikisma lingvoversio kaj la Demotika, la popol-proksima lingvo, kiu en 1975, fine, venkis. Fone kun tia historio ne estas mirinde, ke aperis ideoj kaj movadoj por meti la Grekan en la vicon de la mondaj helplingvoj. Pro la disvastigxinteco de la Angla kaj pro la malproksimeco de la nuna Nov-Greka disde la antikva, kvankam la Greka kiel kojneo (kiel zona lingvo) bone kaj delonge servas kiel lingvo de mezvasta regiono, estonte, gxi ne havas la kondicxojn por vasta transnacia aux gxenerale internacia uzo.. Christer Kiselman prezentas nociojn
de lingvoplanado – distingante statusan, korpusan kaj akiran planadojn,
t. e. planadon de la konsisto de la lingvo, de gxia agnosko kaj de gxia
alproprigo, instruado, lernado. (La sveda faklingvo en tekniko, matematiko
kaj natursciencoj, 40-56). Li montras tamen la kunvivadon de la menciitaj terminoj kun pli aux malpli tradiciaj svedaj terminoj kiel ekzemple sprakvard (lingvoflegado). Li prezentas la manieron, kiel la Sveda lingvo en Svedio kaj en Finnlando estas kvazaux dokumentata (vortaroj ortografiaj, konsultlibroj ktp.). Ekde 1941 ekzistas teknika nomenklatura centro, ekde 1996 Laborgrupo por komputikaj terminoj., ekde1999 – ankaux laborgurpo por biologiaj terminoj. Werner Bormann (en sia Verschiebungen im
Machtgefüge, 57-69), akceptas kiel fakton ke la lingvo Angla – post 1989
– estas la unuaranga interlingvo de la mondo, kvankam gxia parolantaro
laux nivelo de la lingvokono estas tre malhomogena. (English ist die Weltsprache
de facto). La demando restas. kiel al tio povas rilati esperantistoj,
kun sia speciala, konkurenca ideo pri internacia lingvo? Cxu Esperanto estos estinta
interesa eksperimento de la 20a jarcento? Bohrmann akceptas la opinion,
ke lingvodominado sekvas el potenco-dominado: tial li ekzamenas, cxu la
dominado de Usono cxiukampe estas definitiva. Europo diverskampe
pli kaj pli defias Usonon: gxi dauxre pliklarigas sian sepcifecon
koncerne komercon, monaferojn, militforton, socian vivon, kultoron, sciencon.
Se Usono perdos sian hegenomion, tio ne garantios sukceseon, sed almenaux
liveros novajn shancojn por neutralaj solvoj kiel tiu de Esperanto. Al Hans Erasmus, (laux lia Das Sprachenproblem
in Europa, 70-76) malplacxas, ke oni kvazaux
konfidas la solvigxon de la evidentaj Europaj lingvoproblemoj al fortoj
kaj okazoj spontaneaj. Li preferus proceduron kun interagado. Malsimplegan problemon devas kune, bone priskribi, analizi, surbaze de pluralj olvoproponoj fine solvi ne iu ajn, sed reprezentantoj de cxiuj tavoloj de la koncernatoj, kune. Kiujn koncernas la lingvoproblemo? Internaciajn instituciojn, reprezentantojn de registaroj, politikajn grupojn, nesxtatajn organizojn, parlamentamojn kiuj reprezentas la ekonomion, la sciencon, konsumanojn, la simplajn socianojn. La cirkonstancoj misimpreas, kvazaux la problemoj estus cxefe tiuj de la organizo de Europa Unio. Hans Erasmus rekomendas a) starigi kernogrupon, projektogrupon el kvindek aux cent personoj “reprezente” diversaj. por kolekti, sistemigi kaj resume prezenti la problemojn b) al alia, pli vasta grupo el eble 1000 personoj. Farinte raporton pri la stato de la lingvoapliko en Europo, la projektogrupo devas testi la staton per la vidopunktoj kaj principoj gxenerale akceptataj (egaleco, plurlingveco, plurkultureco ktp), konkludi pri tendencoj, perspektivoj,. Aparta raporto poste estas bezonata kun prezentotp de pluraj eblaj solvoj (Optionsbericht). Tion sekvus la raporto kun finaj postuloj kaj rekomendoj. Dum simila proceduro ankaux la avantagxoj kaj malavantagxoj de solvo per planlingvo povus esti traktataj. Max Hans-Jürgen
Mattusch (en Globalisierung und europäischer Fremdsprachenunterricht,
77-94) trarigardas la staton de instruado kaj regado de fremdaj lingvoj
en Euxropo, kun statistikoj.. Li prezentas resume kvin eblojn por
solvi la nunan lingvoproblemon. 1) solvo per plurlingveco (kompren-instrua)
2) tutmonda establigo ekzemple de la lingvo Angla kiel frankumo 3) Uzo
de tehhnika rimedo ekz. auxtomata tradukado 4) uzo de planlingvo (krom
la gepatra lingvo) 5) vasta uzo de planlingvo kaj uzo de la lingvo
Angla en scienco.. Mattush opinias, ke Esperanto estas imagebla (jam)
nun, kiel 12a lingvo de Euxropa Unio, ecx – oni povus gxin apliki kiel
tradukistan interlingvon (similan rekomendon havis laste P. Rados en Hungario).
– La auxtoro atentigas, ke la grandaj kulturrondoj havas ankaux siajn
zonajn (kernajn) lingvojn. Renato Corsetti, en sia
artikolo (Homaj rajtoj, lingvaj homaj rajtoj kaj Esperanto, 95-106) sugestas, ke esperantistoj dekomence respektis kaj favoris lingvajn rajtojn ankaux de lingvaj minoritatoj, kaj ke esperantistoj emas kunlabori kun organizoj kiuj konsente respektas homajn rajtojn . Corsetti referencas al gravaj E-tekstoj, kiuj liajn asertojn montras gxuste motivitaj almenaux pri la tendenca aliro de esperantistoj. Li citas Ludovikon Lazaron Zamenhof: “en niaj kunvenoj ne ekzistas nacioj fortaj kaj malfortaj, privilegiitaj kaj senprivilegiitaj… ni cxiuj estas egalrajtaj”. Li citas el 1954 deklaron pri la celoj de Unuigxintaj Nacioj, kiu engagxas sin “antauxenigi kaj stimuli la respekton al homaj rajtoj kaj al fundamentaj liberecoj por cxiuj sen distingo de raso, sekso aux religio”, kaj deklaron de UEA el 1947, laux kiu “la respekto de la homrajtoj estas por gxia laboro esenca kondicxo”. Aliflanke li klare demonstras, ke pro ofta neglekto de homrajtoj en la plimulto de la landoj kvazaux ne eblas tute ne kunlabori kun landoj havantaj mankojn tiukampe. Corsetti skribas:. “Sxajnas al mi ke, krom preteksto por komitataj debatoj de tempo al tempo, neniam UEA rifuzis kunlabori kun esperantistoj en landoj, kie klare parto de la homaj rajtoj ne estas respektata. Do la deklaro estis principa deklaro, ankaux cxar ne povis okazi io alia. Asocio, kiu volus kunlabori nur kuin landoj, kiuj aplikas la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj, tre malversxajne trovus landon ecx por sia sidejo.” “Alia afero estas, ke en landoj, kie homaj rajtoj estis serioze malrespektataj, Esperanto-movado ne prosperis” – Por demonstro de la kontrauxdira situacio Corsetti interalre rememorigas, ke UNo en 1998 akceptis 52 Universalajn Konvenciojn pri Homaj Rajtoj, el kiuj Norvegujo ratifis 46 (maksimumo), Italujo – 39, Somalujo kaj Usono – po 15,. Eritreo 2, kaj la lando la lando Niuo –1 (mia elekto el 26 ekzemploj de Corsetti). La auxtoro rememorigas pri punktoj de la Manifesto de Prago (1996), kiuj kongruas kun la principoj de prilingva demokratio, kaj klarigas, ke UEA nun pushas aliajn neregistarajn organizojn de UN en simila direkto. En 1999, en Seulo la Konferenco de Neregistaraj Organizoj de UN rekomendis ke La Ekonomia kaj Sociala Konsilio de d UNo, ke 1) gxi fiksu proksiman daton por renkontigxo kun trakto de la temo de Lingvo kaj homaj rajtoj en sia agooplano 2) ke tiu renkontigxo konsideru la eblon de uzo kaj praktikado de internacia helplingvo. “Certe neniam la batalo por tutmonda justeco en la lingva-kultura kampo estis pli stimula ol nin” – finas sian artikolon Renato Corsetti. II. Aleksandr D. Dulicxenko (en sia Planlingvo:
inter lingvokonstruo kaj etna lingvo. Ensociigxintaj planlingvoj (kontraste al milo da lingvoprojektoj)
estas nur dek: Volapuko, Esperanto, Idiom Neutral, Latino sine flexione,
Ido, Occidental-Interlingue, Novial, Basic EBglishm BNeo Interlingua.
El la dek SoPLoj funkcias plu kvar: Esperanto, Ido, Occidental-Interlingue,
Interlingua. Parolante pri etnaj lingvoj, la auxtoro opinias, ke el periferiaj dialektoj kaj baza dialekto (kiuj prezentas kune “lingvan horizontalon”), kun uzo ankaux de alilinfvaj materialoj, formigxas etna literatura lingvo. – Parolante pri SoPLoj*, laux simila skemo, li diras, ke la bazan lingvan horizontalon liveras diversaj lingvoj (ekz. -. gxerermanaj, rumanaj, slavaj, aliaj), kies elementoj tra lingvokonsrtuo venas al SoPLo (ensociigxinta planlingvo). Dulicxenko opinnias, ke dum ensociigxado SoPLoj promsimigxas al etnaj literaturaj lingvoj. Laux Sergej N. Kuznecov (Interlingvistiko
en “kosma dimensio”, vojagxo inter kosmoglotiko kaj kosmolingvistiko,
116-46), cxar kosmo havas la signifon mondo (tergloba aux universa), la
elemento kosmo rolas en nomo de pluraj planlingvoj (Kosmos 1888, Kosmolingvia
1927, Kosmolinguo 1956 ks.). inter ili ankaux de planlingvoj por interplaneda
komunikado. Kuznecov spuras interalie la ideojn de
Ciolkovskij pri sercxado de intelektuloj tra la kosmo, pri ebloj de kosma
komunikado. Li detektivas, cxu Ciolkovskij eventuale auxtoris, aprobis
aux esence malfavoris la lingvon AO. Trarigardinte nefidindajn kaj fidindajn
fontojn Kuznecov asertas, ke la nur suprajxe koneblan lingvon AO Ciolkovskij
ne kreis, krome post informigxo komenca shateto gxin ankaux pli kaj pli
malshatis. Esperanton Ciolkovskij pli frue aprobis, sed fine li negative
rilatis ankaux al Esperanto, fidante spontanean formigxon de tutera lingvo.
– Kuznecov uzas kaj publikigas valoran bibliografion. Liu Haitao,
en sia: Informadika aspekto de interlingvistiko (147-71) prezentas modelojn
de internacia komunikado . Versioj: a) du partneroj (A,B) sen komuna lingvo,
b) A konas la lingvon de B aux inverse,. C) A kaj B konas siajn lingvojn
recipreoke c) A kaj B havas komunan trian lingvon – rekomendinde. Liu
Haitao pritraktas entropion en la uzo de literoj, surbaze de atingoj de
Otto Haszpra, kaj Gledhil. La auxtoro prezentas diversajn atingojn kaj
eblojn de komputlingvistiko gxenerale kaj koncerne Esperanton. – Liu Haitao,
kun Sabine Fiedler, plenumis tre grandan laboron ankaux por rapide
kaj sukcese redakti la tutan libron.
Klauxs Schubert (en Optimumigo de la internacia komunikado: interlingvistika
rigardo al la nova industria lingvokonstruado. 172-83) interalie prezentas
ideojn pri interlingvo por mashina tradukado kaj pli novajn laborojn por
auxtomate interpreteblaj lingvoj en evoluigado de softvaroj. Li prezentas
informojn pri la lingvo Attempto Controlled English, de la universitato
de Zuriko (Fuchs/Schwerwl/Schwitter), kies tekstoj estas legeblaj kaj
por homoj, kaj por programoj. Probal Dashgupto verkis pri La
metaliteraturo (184-93). Centra koncepto de Probal Dashgupto estas
gastigemo, kiu en ni devas helpi interigxon de diversaj aliroj de ekkonado
kaj de personaj apartenoj. La pensoj de Dashgupta esperigas onin pri sintezo
super la nunaj strechoj ene de
la esperantistaro. Nia kona neuxtraleco kaj nia persona aparteno,
niaj distingoj de beletro kaj beletristiko, nia naci-aparteno, esperantismo
kaj proksimigxo al la monda literaturo tra Esperanto kaj metaliterature,
niaj skemismo kaj nia “dekkvinismo”, niaj propraj pashoj kaj rimado kun
aliaj pashadoj, nia emfazata nuneco kaj reelektoj ene de la nuno, niaj
diversaj planlingvoj kaj E-tendendencoj kaj la gastama trakto de ili,
perzentas la dialektikon de Dashgupto, kiu montras niajn rivalajn ideojn
pli proksimaj inter si, ol ni kutime tion pensas. Meta-elementoj en lingvouzo kaj literaturo
Esperantaj tre konkrete estas prezentataj en la nepre leginda studo de
la libron kunredaktinta Sabine Fiedler Die B/blanke Wissenschaft
– Luda komunikado en Esperanto. Ligigxas teme ankaux la grava eseo
de Aleksandro S. Menlnikov Pri la estetika funkcio de Esperanto. En sia “Esenco kaj estonteco” – jubilea
rerigardo (194-202) Mark Fettes, . analizas la klasikan eseon
de Zamenhof. Fettes trovas en tiu Zamenhof-ajho
kompreneblajn troigojn kaj pligrave, troigadon precipe de la tehhnika
aspekto de la lingvoproblemo (bezono de komunikado, facileco de Esperanto). “Necesas ne nur teknikaj malkovroj: ili devas ankaux trovi lokon en la ekonomia, politika kaj kultúra vivo de sia epoko. Kolumbon auxspiciis la hispana sxtato, kokomotivojn kaj fervojojn postulis la floranta komerco… skribsistemojn elpensis urbaj, agrikulturak, hierarikai socioj por formigi la socian ordon” – diras, aliude, Fettes. Ankaux ne estas eivdente, ke lingvo internacia estas bezona laux cxies opinio. “Cxu sxtatoj pluretnaj, ekzemple, sukcesus plukultivi “sxtat-nacian”, identecon, su riskus distirigxi inter pli lokaj kaj pli tutmondaj apaertenoj?” – demandas Fettes, dubeme. Laux Fettes. Li konsentas kun Blanke: laux ambaux oni devas pli atenti al la polikata socia interlingvistiko.
Vera Barandovska-Frank skribas pri Forgesita planslavisma
volapukisto (203-216): “Václav Plocek naskigxis en 1839, ioficiro,
li parolis kelkajn lingvojn…, li ellernis Volapukon kaj igxis ties diplomita
instruisto” – konstatas Barandovská. “Kvankam la oficiala lingvo en la
auxstro-hungara monarhhio estis la germana –shi klarigas – la cxehhoj
konsciigxis meze de la 19-a jarcemto, ne nur pri sia propra nacieco, sed
ankaux pri parenceco de cxiuj slavoj.” (p. 206). Plocek estis samtempe
volapukisto kaj entuziasma flama adepto de la nacia lingvo cxehha, kion
montras ekzemple liaj elektoj traduki en volapukon kaj liaj maniero krei
gramatikaj n terminojn en la cxehha, tradukante volapukan gramatikon.
Árpád Rátkai, en Ido en Hungario (217-43) kiel ankaux
alifoje. traktas movadojn de tiux aux alia planlingvo ne kiel disajn kaj
sendependajn inter si, sed kiel partojn de la ampleksa internaci-lingva
movado kun etapoj de.Volapuko (1879), Esperanto (1887) kaj Ido (1908).
ofte kun partopreno de identaj personoj. (Vd. ankaux Ulrich Lins, pri
Oka Asajiro, samvolume). Gábor BÁLINT, profesoro pri ural-altajaj lingvoj, en 1887 eklernis kaj ekinstruis Esperanton, en 1903 li ekhavis kontakton kun la Delegacio, en 1907 li igxis adepto de Ido. István Bakonyi sekretario de Uniono por la Linguo Internaciona en 1923-1933, igxis adepto de la planlingvoj Occidental kaj Interlingua. – Rátkai liveras, precizeme, multege da detaloj de la Hungaria Ido-movado, pri la komencaj jaroj, pri la epoko antaux, dum kaj post la unua mondmilito kaj revoluucioj en 1918, 1919, pri la intermilita periodo kaj plu, gxis la sepdekaj jaroj, kiam la maljuna János Fllittner ankoraux abonis Ido-periodajxojn. Ulrich Lins, en sia artikolo Oka Asajiro,
ein japanischer Kosmopolit (244-53) prezentas la lernojarojn, studadon
kaj agadon de Oka Asajiro , analizas lian lingvoprojekton Zilengo, liajn
rilatojn al aliaj planlingvoj kaj planlingvanoj (Volapuko, Ido, Esperanto,
Idiom Neutral). Zilengo, alpublikigita en 193 6, forte similas al Esperanto. Aliflanke Oka asijiro kritikas Ludovikon Lazaron Zamenhof pro la insisto distingi pluralon kaj singularon: “Is regretir, kod kreenta de Esperanto ne posedas savo de lengo de Estrem Oriento – li skribas.
Estas tre aktuala la temo de Ulrich Becker: Interlinguistik und Internet
(254-77). – La indikoricxan tekston nepre devas vi mem legi. – Katalin
Smidéliusz en Interlingvistiko vivproksime (278-291) prezentas sian
Sombathej-an porstudentan lingvistik-aplikan seminarion, pri kiu
vi povis legi ankaux en IPedRo (99/2: 12—19) aux en la Hungara revuo Modern
Nyelvoktatás : gestudentoj proejktas lingvojn, por pli kompreni la esencon
kaj la porblemojn. Cornelia Mannewitz – en sia Spracherfindung
in russischer Science-Fiction-Literatur (292-304) - okupigxas pri
lingvaj inventoj en la rusa sciencfikcia literaturo. III. Humphrey Tonkin (Esperantologio eksogena
kan endogena, 307-325) surbaze de konsiderinda parto de la
priesperanta fakliteraturo komparas sciencajn prezentojn de Esperanto
elinternajn kaj eleksterajn, Li emfazas, ke esperantistoj havas nun bonajn
fakulojn, kiuj peras inter du medioj (temas pri Detlev Blanke,
John Wells, Marc van Oostendorp kaj aliaj), sed - kontraste al la stato
pli frua – jam ankaux la eksterula lingvistiko estas pli kaj
pli preta observi kaj analizi – La tuto de la artikolo estas kvazaux
pritakso de la momenta stato de la esplorado de Esperanto, kun utila bibliografio. Daniele Vitali en sia klare ellaborita
studo (La nazaloj de la Internacia Lingvo, 326-45) diras interalie,
ke la esperantaj nazaloj, fonemnivele, estas du: n kaj m, ke n povas
esti kunartikulaciata kun j, sed gxi povas havi tian alofonon nur
en la pozicio de la fonemo n, kaj ne en la pozicio de j – la nombro de
la fonemoj en la vorto panjo estas kvin, kaj gxi ne povas reduktigxi je
kvar .– El la fonemoj n kaj m havu lipodentan variajxon –
rekomendas Vitali – nur n: ni prononcu kun lipdenta n (tute malstrecxe
kaj trankvile) la vorton infano, aliflanke en la vorto amforo ni (pli
zorge) elparolu dulipan m. Ecx iom pli ol Zamenhof kuragxigas Vitali prononci velan nazalon kiel variajxon de la fonemo n antaux k kaj g: en vortoj kiel sango, banko. Li informas, ke la malperneso de la velaj variajxoj ecx en la pola kaj la rusa funkcias nur cxe formala parolado – simile en Esperanto, se temas ekzemple pri tre konscie parolanta pola esperantisto.
Constantin Dominte en siaj Fonemstatistikaj rimarkoj pri Esperanto (337-45)
prilaboras 12 tekstojn kun po 300 literoj (t.e. kun sume 3600 literoj).
La sinsekvo de la fonemoj laux ofteco: a,o, i, e, n,lr,s,t,k,d,j,u,m,p,b,v,f,gx,,
g,c, cx, ux, sx, z, h, jx, hx. Laux la relativa ofteco de vokaloj
inter dek sep lingvoj Esperanto estas la 12a, inter la Franca kaj la Hungara.
Ottó Haszpra en Liter-ofteco en Esperantaj tekstoj
(337- 45) ekzamenas 25 korpusojn kun sume 496 196 literoj.
Se literojn kaj fonemojn ni kvante identigas, oni povas kompari lian lauxoftecan
sinsekvon de literoj kai tiun de Dominte. Dominde:
a,o,i,e,n,l,r,s,t,k,d,,j,u,m,p,b,v,f,gx,, g,c, cx, ux, sx, z, h, jx, hx. Haszpra:
a,i, e,o,n,l,r,s,t,k,u,m,d,p,j,v,g,b,f,c,z,h,gx,cx,ux,sx,jx,hx, Haszpra mem prezentis ankaux la statistikojn de Heroldo de Esperanto (1926), F. Stancliff (1933), tiun el 1999, de supozata Sadler kaj de R. McCoy (1999)., T. Kelly (1994, 1996), Aadler 1959, Pejno Simono 2000. Haszpra informas la legantojn, ke suma ofto de la cxapelitaj literoj estas 2,38 %. Geraldo Mattos en sia Okazo de kazo, (365-85)
klarigas, kiel eblas instrui la uzon de kazoj sen la tradiciaj
terminoj. La artikolo tamen prezentas ne nur tion, sed preskaux
la tutan hierarkion de lingvaj formoj inter morfemo kaj memstara parto
de teksto, kiu estas nomata ofte frazo kaj kiun li li nomas propozicio.
Otto Prytz en Karakterizo de la infinitivo gxenerale
kaj de la Esperanta ininitivo speciale
Li bele
demonstras, ke la elekton el infinitivo kaj subpropozicio forte influas
la bezono aux nebezono atentigi pri la subjekto (Mi deziras foriri: Mi
deziras, ke vi foriru). Trafaj observoj abundas.
Erich-Dieter Krauxse en sia eseo Asiatische Lexik im
Esperanto (395-406) atentigas, ke Esperanto nepre devas kontentige
speguli ankaux la ekster-Euxropan realon. Li komparas, kiel euxropajxoj
kaj ne-Europajxoj en Esperanto lastatempe reflektigxas. Ronald Lötzsch (Ethnonyme und Staatsbürgerbezeichnungen
im Deutschen, Russischen und Esperanto, 407- 419) argumentas por pli konsekvenca
uzo de la sufikso –an- por esprimi civitanon de lando. – Otto Back (Esperanto-Spuren
im Occidental, 420-32) pruvas, apogante sin suraro daltaj ekzemploj, ke
Occidental de Edgar Wahl en multaj konkretaj solvoj imitas Esperanton. Inter kunmetitaj
vortoj kaj aliaj derivajxoj, ekzemple, trovigxjas vispunctu 'vidpunkto',
famconosset 'famkonata', samideanes 'samideaonoj'', preferli 'prefere',
intot 'entute', denov 'denove' Heidemary Salevsky meditas pri ebloj
de tradukado: Läuten die Abendglockken auch in Esperanto? (Zum Problem
der Übersetzbarkeit mit Blick auf eine Plansprache) 433-54, same. Gerrit Berveling (en Tradukado de bibliaj tekstoj,
specife en Esperanto Kelkaj personaj spertoj, 455-66) dilemsente
pripensas, cxu indas, chu endas forpreni historiajn kromgustojn el la
Biblio, kiuj formigxis ja pro iamaj miskomprenoj. Hans–Burkhard
Dietterle prezentas, kiel Johannes Dietterle inter 1916 – 1932 gvidante
la organizojn Rega Saksa Esperanto-Instituto laboris kaj kontribuis al
“plivastigo kaj pliintensigo kaj plivastigo de la scienca laboro por Esperanto”.
(Johannes Dietterle – Organisator der wissenschaftlichen Arbeit für Esperanto,
467-86). La eseo de Fritz Wollenberg (Erfahrungen bei der Erfoschung und
Darstellung der Berliner Esperanto Geschichte, 487-503) bone montras,
ke la Esperanto-vivo estas ankaux parto de regionaj kulturoj kaj loka
kultura vivo. Zbigniew Galor (Esperanto-movado: Cxu perdita komunumo?
504-523) emfaze atentigas, ke neniu el la gxisnunaj aux nun kutimaj
imagoj pri la esperantistaro estas kaj restas nepre valida, ankaux pro
la fakto, ke la esperantistaro kaj gxia rilato al Esperanto ankaux nun
estas shangxigxanta. Andy Künzli diskonigas la vivon kaj agadon
de rimarkinda persono de la historio de Esperanto (René de Saussure (1868-1943)
– Tragika sed grava Esperantologo kaj interlingvisto el Svislando (524-46).
Mi (Wacha e.s Vaha) tusxas en la volumo la rilaton inter
la ideoj de Couturat kaj Saussure (Antaux-Sosurumo,. Fragmentoj el verkata
studo pri René de Saussure, 547-64), por pli kompreni, kial Wüster restis
iom malkontenta. Till-Dietrich Dahlenburg: (Politika aktualeco en
Esperanto-lernolibroj de orientgermanaj auxtoroj 565-84) konstatas, ke
novaj lernolibroj temas pli abunde, ol tiuj antaux 1989, pri privata
vivo. – Sabine Fiedler interalie klasifikas lingvajn ludojn (3.1.1. Ludado
.per propraj nomoj 3.1.2. ..per frazeologiajxoj 3.1.3. …mistrancxoj …
3.1.4.1. per inicialoj/mallongigoj, 3.1.5. Miscelaneoj.). Sxi opinias,
ke “ludkrea lingvouzo estas karakterizajxo de Esperanto-komunikado (Die
B/blanke Wissenschaft – Luda komunikado en Esperanto, 585-602). Aleksandr
S. Melnikov: en sia Pri la estetika funkcio de Esperanto (603-627)
substrekas, ke lingvo gxenerale kaj ankau internacia planlingvo
estas “nek lingvoprojekto, nek fakto, sed procezo (ja gxi konstante sxangxigxas)”,
tial por diri ion ajn pri lingvoj, oni devas esplori iliajn “staton kaj
evoluon … surbaze de ties tekstoj”. Li konstatas ankaux, ke cxiu planlingvo
ensociigxinta, ech se diference de la intenco/opinio de la fondinto aux
adeptoj, atingas gradon, kiun karakterizas literatura verkado. Vicigas
la auxtoro lingvajn rimedojn, kiuj tion pruvas koncerne Esperanton. IV. Heinz
Hoffmann, parte surbaze de negativaj spertoj, insiste rekomendas, ke elirbazo
de terminologia laboro estu sistema internacia harmoniigo de nocioj.:
(Ebloj de planlingvo koncerne interlingvajn nocidiferencojn je ekzemplo
de fervojfakaj terminoj 631-38). – Boris D. Marinov/Karl-Hermann
Simon/Ingward Ullrich/Horst Weckerth en la artikolo Pri la internacia
lingva interkomprenigxo kadre de forsta fako (639-651) diras, ke
por komenci kreadon de terminaro oni povas elekti el kvar gxenroj: difino-vortaro,
ekvivalent-vortaro. sinonim-vortaro kaj kolokaci-vortaro. Cxe forsta fako
oni decidis la eblojn kombini kaj fine verki forstan leksikonon. La auxtoro
liveras tre konvinkan priskribon de la organizaj principoj de la
laboro. – Ulrich
Fellmann (Grandaj nombroj en Esperanto, 652-9) prezentas la malharmonian
uzon de nombroj en diversaj lingvoj de Europo kaj Ameriko
kaj ankaux ene de Esperanto (biliono – 1000 milionoj, miliardo ktp.).
Ilona Koutny karakterizas la nunan staton de la evoluo de la esperanta
vortostoko kaj alvokas al kreado de vortaroj surbaze de korpusoj. Per
ekzemploj shi montras malstabilajn punktojn, hezitojn en la nuna Esperanta
vortouzo: (Defioj de moderna leksikografio por Esperanto,
660-74).
Kiel en la Enkonduko estas emfazite, 43 artikoloj de auxtoroj el 19 nacioj
“spegulas la largxan spektron de interdisciplinan aliron en la verkaro
de la honorato kaj krome klarbilde montras la multfojan ehhon, kiun tiu
verkaro atingis.” Tre preciza formulo. Gratulon kaj dankon al Sabine Fiedler
kaj Liu Haitao, gratulon kaj dankon ankaux al iliaj helpintoj kaj refojan
gratulon al Detlev Blanke.
|