Subtekste

Paroligaj kaj perfektigaj ekzercoj

 


Bildo de la instruilo
   

Bazaj detaloj:

Verkisto(j): GUBBINS, Paul
Eldonejo kaj jaro:   FEL, 1999.
Tipo de instruilo: ekzercaro
Nivelo: por mezniveluloj
Celgrupo: internacia
Aĝgrupo: plenkreskuloj

Pliaj, detalaj informoj

Nia opinio:

Bona kolekto de variaj kaj interesaj tekstoj, artikoloj el la revuo Monato. La koncernaj demandoj kaj taskoj devigas la uzanton peni bone kompreni la tekstojn, ebligas ekkoni la vortprovizon de la moderna vivo kaj stimulas ilin al aktiva lingvo-uzo. En la sama tempo la lernanto alkutimiĝas al la legado en esperanto. La elpreneblaj paĝoj ebligas rapidan kopiadon, bonan uzon dumkurse. La laŭgrade aranĝitaj legaĵoj donas materialon ekde la meza nivelo ĝis la progresanta.

Recenzo(j):

Monato, 1999/dec.

Opinio de la legantoj:

El 2 opinioj, la averaĝa takso estas 5,0.

Nomo: Boris Kolker (kolker@stratos.net)
Dato: 2003-03-23
Takso: * * * * *
Komento: Tiu ĉi lernolibro ebligas legi realajn (interesajn!) tekstojn kaj donas al lernantoj ravan senton pri ekposedo de la bunta, vivanta lingvo, malsame al iuj lernolibroj, en kiuj la lingvo aspektas primitiva kaj enua, kvazaŭ macerita.


Nomo: Monika Molnar (esperanto_momix@yahoo.it)
Dato: 2002-10-23
Takso: * * * * *
Komento: Bona kombinaĵo de utilaj, interesaj, diverstemaj kaj -nivelaj tekstoj kaj taskoj.

Aldonu propran komenton:

Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net

Fermu la instruilfenestron