|
|
Bazaj detaloj:
Verkisto(j): |
MacGILL, Stefan |
Eldonejo kaj jaro: |
Budapeŝto, ILEI/UEA/MIESZ. 1993. (2a eld.) |
Tipo de instruilo: |
lernolibro |
Nivelo: |
por komencantoj |
Celgrupo: |
internacia |
Aĝgrupo: |
infanoj super 10 |
Pliaj, detalaj informoj
Nia opinio:
Kun granda instruista sperto ellaborita materialo, kiu
tra realismaj tekstoj en realismaj situacioj, tamen amuzige instruas la
internacian lingvon al infanoj.
Laŭgrada progresigo, bone ellaboritaj paŝoj, nur unupaĝaj lecionoj
donas sukcesosenton al la lernantoj, kiuj certe pli bone orientiĝas en
la bildstrioj kaj humuraĵoj, ol kelkfoje mem la instruistoj. Iom Eŭropo-centra
libro kun malmultaj alikontinentaj eroj.
Nuntempe tre furora lernilo kun la avantaĝo, ke estas ero de serio, ne
nur promesita, sed ellaborita kaj eldonita, do garantias samstilan kaj
sametosan plurjaran laboron en la kursoj.
Estus bone havi manlibron kaj sonmaterialon, kiuj same estis promesitaj
siatempe.
La kajero estas mendebla ankaŭ ĉe ILEI
Recenzo(j):
Esperanto, 1993/junio (p.109.)
Opinio de la legantoj:
El 3 opinioj, la averaĝa takso estas 4,3.
Nomo: Sonja Petrovic (sonja@ikso.net)
Dato: 2002-05-05
Takso:
Komento: Bele rektmetode planita! La ordo de lecionoj (gramatikaĵoj,
vortoj ktp) estis iom stranga por mi, do mi iom ŝanĝis ĝin dum la uzado,
sed kredeble tio dependas simple de la instrumaniero. Bezonatas tamen
pluraj aldonaj ekzercoj.
Nomo: Johano Spelbring (jon@spelbring.net)
Dato: 2002-01-07
Takso:
Komento: Mi uzis ĉi tiun kun mia 13a jaroj filino. Mi tre ŝatas
ĝin. Mi ankonaŭ estas komencanto, sed mi komprenas la libron sufice
bone. Dankon!
Nomo: Radojica Petrovic' (radp@ptt.yu)
Dato: 2001-12-08
Takso:
Komento: Interesa provo verki interkulturan Esperanto-etosan lernolibron,
espereble evoluonta en novaj eldonoj. Konsekvenca apliko de verbocentra
situaci-komunika metodo. Bone uzebla kiel inspiro por kapabla instruisto,
kiel adapti lingvoinstruadon al reala instrumedio. Mankas variaj plifirmigaj
ekzercoj. Mi sukcese uzis ĝin en internacia somera lernejo ene de la
projekto Interkulturo.
Aldonu propran komenton:
Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron
de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj
al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net
|