Tendaraj tagoj. Kajero 2

Situaci-komunika lernolibro por la Internacia Lingvo Esperanto unuavice por lernantoj inter dek- kaj dekkvar-jaraj

 


Bildo de la instruilo
   

Bazaj detaloj:

Verkisto(j): MacGILL, Stefan
Eldonejo kaj jaro:   Budapeŝto, ILEI/UEA/MIESZ. 1997. dua reviziita eld.
Tipo de instruilo: lernolibro
Nivelo: por komencantoj
Celgrupo: internacia
Aĝgrupo: infanoj super 10

Pliaj, detalaj informoj

Nia opinio:

Dua ero de la samtitola serio, ties laŭkoncepta kaj laŭstila daŭrigo kun la samaj rolantoj. (Vd. la unuan kajeron!) Laŭ la bezono densiĝas la paĝoj, kompleksiĝas la lernendaĵoj, tamen restas la laŭpaŝa, bone programita instruado. La du unuaj kajeroj kovras la 2/3-jn de la esenca gramatiko de E-o. La dua ampleksigita eldono estas signife plibonigita, laŭforme (litertipoj, tekstoaranĝo), ĝi riĉiĝis je ekzercoj kaj ludoj, kaj same je priesperantaj informoj.
Librofine troveblas gramatikaj resumoj, ekzamenoj pri la enhavo, laŭpaĝa tabela vort-, gramatik- kaj situaciresumoj, alfabeta listigo de verboj kaj aliaj vortoj.
Rete atingebla Gvidilo pri la unuaj 10 lecionoj troveblas en nia LERNILOTEKO.
La kajero estas mendebla ankaŭ ĉe ILEI

Recenzo(j):

IPR, 98/1. (p.32-33.)
Esperanto, 1993/junio (p.109.)

Opinio de la legantoj:

Nomo: Judit Felszeghy (panorama@mail.digitel2002.hu)
Dato: 2002-06-29
Takso: * * * * *
Komento: Bedaŭrinde nur por infanoj… Tiaspecaj konvenus ankaŭ por plenkreskuloj.

Aldonu propran komenton:

Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net

Fermu la instruilfenestron