Tarptautinė Esperanto kalba

Vadovėlis mokyklai, kursams ir savimokai

 


Bildo de la instruilo
   

Bazaj detaloj:

Verkisto(j): VAITILAVIČIUS, Adomas
Eldonejo kaj jaro:   Vilnius. 1994.
Tipo de instruilo: lernolibro
Nivelo: por komencantoj
Celgrupo: nacilingva
Nacia(j) lingvo(j): litova
Aĝgrupo: plenkreskuloj

Pliaj, detalaj informoj

Nia opinio:

La lernilo baziĝas je la ekzercoj de la zamenhofa ekzercaro. Laŭ ties paragrafoj kompiliĝas la lecionoj. La aŭtoro verkis vortolistojn kaj gramatikajn klarigojn surbaze de la pritraktataj ekzemplofrazoj de la EKZERCARO. Post ties prezento plej ofte 3 demandoj repensigas pri la teksto. En la parto “Lernu parkere” troviĝas poemetoj kiuj per la rimaĵoj celas plifirmigi la novan materialon. Proverboj, mallongaj tekstoj, ŝercoj, kantoj (kun muziknotoj!), enigmoj finas la erojn de ĉiu paragraf-leciono.
Fine de la libreto legeblas klarigoj, konsiloj, gramatikaj resumtabeloj, listo de mallongigoj, bibliografiaj indikoj pri la uzita kaj konsilata fakliteraturo, nomoj kaj adresoj de E-organizaĵoj.
La libro enhavas kelkajn ilustraĵojn, prenitajn el aliaj konataj lerniloj. Tiu fakto estas honeste menciita en la antaŭparolo.
Ni konsilas la uzon de la lernilo al grupoj kaj individuoj kiuj en malgrandaj paŝoj, laŭ la spuroj de la granda majstro, tamen kun helpo de nacilingva klarigo ŝatus alproprigi la lingvon.
Apartaj ekzercoj kaj materialoj necesos por parole praktiki la lingvon kaj aktive uzi la lernitaĵojn!

Aldonu propran komenton:

Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net

Fermu la instruilfenestron