|
|
Bazaj detaloj:
Verkisto(j): |
CRESSWELL, J. - HARTLEY, J. |
Eldonejo kaj jaro: |
Teach Yourself Books, Holder and Stougton, 1987 |
Tipo de instruilo: |
lernolibro |
Nivelo: |
por komencantoj |
Celgrupo: |
nacilingva |
Nacia(j) lingvo(j): |
angla |
Aĝgrupo: |
plenkreskuloj |
Pliaj, detalaj informoj
Nia opinio:
La libro estas bone konstruita, interesa kaj alloga studmaterialo.
Ĝin trateksas movadaj informoj, konoj, kiuj reprezentiĝas ĉefe en la
dialogoj, vivoproksimaj situacioj ene kaj pere de esperanto.
La strukturo de la ĉapitroj estas la sekva:
● anglalingvaj klarigoj de gramatikaĵoj kun pluraj ekzemploj
● malloga(j) teksto(j) por ties apliko
● dialogoj (ĉefe e-temaj), kiuj bone ekzercigas la ĵusajn kaj la jamajn
lernitaĵojn
● diversaj ekzercoj por la enprofundigo de la materialoj kaj kontrolo
de la konoj
● vortolisto de la enlecionaj novaj elementoj
La entekste pritraktataj leksikaj temoj estas interesaj, kelkfoje suprizaj,
tute ne kutimaj por tiu nivelo (vd. la enhavtabelon sur la sekva paĝo).
Tre utilas la librofinaj resumtabeloj. La solvoj de la ekzercoj ebligas
ke ankaŭ memlernantoj povu uzi la libron. Faciligas la lernadon ankaŭ
la dudirektaj vortolistoj kaj la gramatika indekso fine de la libro.
La akompanantan sonmaterialon ni ne povis ankoraŭ prijuĝi, tiutipaj
spertoj bonvenas sur nia paĝaro.
La libro aĉeteblas ankaŭ en ne esperantistaj librobutikoj, mendeblas
tra pluraj naciaj kaj internaciaj retaj libroservoj.
Opinio de la legantoj:
Nomo: Boris Kolker (kolker@stratos.net)
Dato: 2002-09-30
Takso:
Komento: Multaj usonaj esperantistoj lernis Esperanton memstare
per tiu ĉi lernolibro. Ĝi aperis en la konata serio de lernolibroj de
lingvoj. La prezento de la gramatika materialo estas kompakta. La tekstoj
sufiĉe interesaj. Grafika prezento estas bona. Kvankam mia unua eldono
datiĝas je jaro 1957, ĝi konservis sian freŝecon.
Aldonu propran komenton:
Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron
de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj
al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net
|