Tesi, la testudo

Intensa lernolibro

 


Bildo de la instruilo
   

Bazaj detaloj:

Verkisto(j): NOKTA TAJPEJO (laborgrupo)
Eldonejo kaj jaro:   Eŭropa Esperanto Eldonejo, Bonn, 1985.
Tipo de instruilo: lernolibro
Nivelo: por komencantoj
Celgrupo: nacilingva
Nacia(j) lingvo(j): germana
Aĝgrupo: nedifinita

Pliaj, detalaj informoj

Nia opinio:

La ĉefrolantoj de la libro estas testudoj, parolantaj Esperanton kaj ekvojaĝantaj el sia insulo al Homlando por aprtopreni E-kongreson.
La teme nekutima, riĉe ilustrita lernilo ankaŭ strukture estas novtipa. Ĝi enhavas « nur » 5 lecionojn, kiuj tamen donas abundan materialon por la lernantoj.
Ene de unu leciono unue venas longa teskto, kiun sekvas dulingva vortolisto grupigita laŭ vortospecoj. Diversloke ene de la leciono aperas ankoraŭ kelkaj apartaj legaĵoj, tekstoj prilaborantaj certajn vortokampojn, instruante novajn vortojn. (En la elekto-principo de la prilaborataj temoj mi ne sukcesis malkovri la logikon.) Grandan parton de la lecino okupas detale ellaboritaj germanlingvaj gramatikaj klarigoj, prezentitaj en apartaj punktoj.
La ekzercoj rilataj al la lecionoj troviĝas en la dua parto de la lernilo, formante kvazaŭ apartan ekzercokajeron, kiu tamen kunbindiĝis kun la libro. La ekzercoj formas du grupojn: en la unua troviĝas respondigaj al demandoj rilataj al la enhavo de la teksto, kompletigendaj gramatikaj frazoj, tradukigo de esprimoj, ekzercigo de vortfarado kaj instruo de leksikaĵoj (ekz. esprimo de tempo).
La alian tipon de ekzercoj formas la ludoj, ĝenerale 3-8 diversaj rolludoj, paraj ludoj por ekzercigi la lernitaĵojn. Ties instrukcioj estas donitaj en E-o, do ankaŭ pro tio la uzon de la lernilo ni konsilas por grupa instruado (precipe de junuloj aŭ humursentaj plenkreskuloj), sub la gvido de lerta, ludema kaj diligenta instruisto, ja la segmentado kaj digestigo de la materialo bezonas bonan planadon kaj aldonajn ekzercojn.
Al la lernilo apartenas ankoraŭ aparta vortaro (similaspekta) kies prezo inkludiĝas en la indikitan prezon.

Opinio de la legantoj:

El 3 opinioj, la averaĝa takso estas 3,7.

Nomo: Ulrich Matthias (Ulrich.Matthias@t-online.de)
Dato: 2003-04-26
Takso: * * * *
Komento: Mi uzis "Tesi" en pli ol 50 kursoj, kiujn mi gvidis ekde 1987. La lernantoj ĉiam tre ŝatis ĝin, ĉar la ĉefa rakonto en ĝi estas vere ĉarma. Intertempe la libro (tajpita per skribmaŝino) tre bezonas novan eldonon kun pli profesi-nivela aspekto. Jam antaŭ kelkaj jaroj la malnova aŭtora teamo komencis prepari ĝin, sed lastatempe ne plu aŭdiĝis informoj pri ilia progreso.


Nomo: Lu Wunsch-Rolshoven (lu@EsperantoLand.org)
Dato: 2003-02-04
Takso: * * * *
Komento: La instrulibron mi uzis supozeble en deko da kursoj. La plimulto de la kursanoj estis studentoj (ĉiukaze ja estas fakto, ke tre multaj kursanoj almenaŭ en Germanio estas gimnazianoj aŭ studentoj). Por tiu grupo la libro certe taŭgas. (Kaj verki lernolibron, kiu kontentigas ĉiun, tio ja estas fantaziaĵo.) Mi multe ŝatis instrui per la libro, ĉar la historio estas plaĉa kaj sencohava; estas unu tuta rakonto dividita al kvin lecionoj. Aldone la ekzercoj ĉiam donis abundan materialon por trejni la kursanojn. La lecionoj estas tre longaj - tial mi poste simple dividis ilin en du partojn kaj tiel estis en ordo. Cetere la eldono de la vortaro en aparta kajero estas laŭ mi bona ideo - tiu vortaro akompanis multajn kursanojn en la unuaj E-renkontiĝoj.


Nomo: Tautorat, Ina (lv.berlin@esperanto.de)
Dato: 2002-10-17
Takso: * * *
Komento: Ghi estis verkita de studenta grupo. Por tiu tia grupo ghi ankau taugas. Sed por multaj aliaj ghi montrighis tro komplika kaj tro postulema. Nepre estas bezonata aldone bona instruisto.

Aldonu propran komenton:

Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net

Fermu la instruilfenestron