Tuta esperanto, La

Gramatiko por progresintoj
Gvidilo por kursestroj

 


Bildo de la instruilo
   

Bazaj detaloj:

Verkisto(j): SEPPIK, Henrik
Eldonejo kaj jaro:   Budapeŝto - HEA, 1987. (4a eld.)
Tipo de instruilo: gramatika libro
Nivelo: por progresantoj
Celgrupo: internacia
Aĝgrupo: plenkreskuloj

Pliaj, detalaj informoj

Nia opinio:

La jam pli ol 60-jara gramatika libro, verkita sen troaj terminoj, en simpla kaj komprenebla stilo, uzeblas ekde la meza nivelo. Ĝi celas esti praktika manlibro, donanta relative bonan resumon pri la E-gramatiko por memlernantoj kaj por kursa laboro. La taskoj estas fontoj de materialo por ekzercigi konkretajn gramatikaĵojn.
La materialo ekzistas ankaŭ en reta versio.

Opinio de la legantoj:

El 6 opinioj, la averaĝa takso estas 4,5.

Nomo: vojdan (vojdan2@go2.pl)
Dato: 2003-01-05
Takso: * * * *
Komento: Ĝi estas bona,ĉar konkreta,enhavas la gramatikan esencon kaj pro tio ne malnoviĝas. La ekzercojn oni povas anstataŭi per modernaj esprimoj.


Nomo: Boris Kolker (kolker@stratos.net)
Dato: 2002-07-18
Takso: * * * * *
Komento: Iom malnoviĝinta sed eterne juna verko, ĝis nun vaste uzata. Simplaj kaj detalaj klarigoj. Ĝis nun rekomendinda. Eble, pro tio, ke malmultas samnivelaj libroj de tia speco. Kaj mi varme rememoras la nelongan tempon, kiam Hilda Dresen konatigis min kun Henrik Seppik en Tallinn. Li estis ĉarma homo.


Nomo: Judit Felszeghy (panorama@mail.digitel2002.hu)
Dato: 2002-06-29
Takso: * * *
Komento: Bone uzebla (por progresantoj), iom malnovstila laŭaspekte, ne interesaj ekzercoj, sed troveblas ankaŭ bonaj tekstoj.


Nomo: Joan Inglada Roig (j.inglada@esperanto-ct.org)
Dato: 2002-06-28
Takso: * * * * *
Komento: Mi uzis ĝin por memprogresi. La plej bona el kiuj mi konas.


Nomo: Sergeo Tiĥonov (esjmont@mailru.com)
Dato: 2002-05-05
Takso: * * * * *
Komento: Mi uzas la libron por mia maturiĝo en Esperanto kaj por E-kursoj por progresantoj (kaj eĉ por komencantoj, tradukante rusen). Do, ĝi estas vere bonege kaj klare skribita E-kurso, kiu klarigas preskaŭ ĉiujn malfacilaĵojn de Esperanto en facila Esperanto! Rekomendindas por progresantoj.


Nomo: Danil Kapitonov (danil_ko@mailru.com)
Dato: 2002-04-30
Takso: * * * * *
Komento: Dankon al dr. Seppik. Li produktis bonegan lernilon. Mi uzas ĝin kaj por edukiĝi kaj por instrui. Belaj ekzercaroj, pura ekspliko, profunda lernilo.

Aldonu propran komenton:

Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net

Fermu la instruilfenestron