|
|
Bazaj detaloj:
Verkisto(j): |
KOLKER, Boris |
Eldonejo kaj jaro: |
Moskvo, 1992. |
Tipo de instruilo: |
lernolibro |
Nivelo: |
por komencantoj |
Celgrupo: |
nacilingva |
Nacia(j) lingvo(j): |
rusa |
Aĝgrupo: |
nedifinita |
Pliaj, detalaj informoj
Nia opinio:
La simpla, maldika libreto enhavas bone strukturigitan,
didaktike sperte aranĝitan kursmaterialon por rusparolantaj lernantoj
de Esperanto. Ĝi estas destinita por komencantoj, sed kiuj finstudas
ĝin, atingas certe bonan mezan nivelon. La 20 lecionoj de la lernilo
donas ne nur vortolistojn (bazitaj je ĉ. 1200 radikoj), tekstojn, konsekvence
strukturigitajn ekzercojn (por pluraj troviĝas ankaŭ solvo en al libro),
sed multajn informojn pri E-o: kaj en la cellingvo kaj en la nacia lingvo
de la lernantoj. (Kelkaj tekstoj estas tro politikaj, sed eble necese
pro la cirkonstancoj.)
La bazaj leciontekstoj, pli kaj pli longaj, trairas temojn de la ĉiutaga
vivo ĝis E-literatura enhavo.
La gramatiko estas konciza, per bonaj ekzemploj klarigita kaj en la taskoj
plene ekzercigita. Unu el la karakterizaj metodikaj trajtoj de la libro
estas la maksimuma ripetiĝo de afiksoj kaj helpaj vortoj en laŭeble
ĉiu teksto kaj ekzerco de ĉiu leciono. Multe valoras, precipe por memstudantoj,
la laŭŝtupe aranĝitaj, kvante ampleksaj ekzercoj: tradukigo de E-vortoj,
esprimoj, poste frazoserioj kaj fine tradukigo de ruslingvaj tesktoj.
Tamen tiuj eroj evoluigas nur unu flankon de la lingvouzo, por trejniĝi
ankaŭ en la parolo oni havu instruiston, vizitu klubon kaj aranĝojn
aŭ akiru aliajn materialojn.
Krom la instruado de la internacia lingvo kaj eduko pri ĝiaj valoro,
kulturo kaj movada vivo, la libro donas ankaŭ bazajn lingvistikajn konojn
en la rusa lingvo.
En ĉiu leciono alparolas la leganton la aŭtoro mem, donante utilajn
konsilojn, kuraĝigajn vortojn, instigante la studantojn al pluaj paŝoj.
Kiel la plejmulto de la rusaj lerniloj la dense kaj malgrandlitere aranĝitaj
paĝoj bedaŭrinde ankaŭ de tiu ĉi libro estas presitaj sur maldikajn
foliojn.
Por konsoli almenaŭ la komputiluzantojn ni informas ilin ke estas atingebla
ankaŭ la kompletigita kaj reviziita reta
versio de tiu valora lernilo, kie ne nur ĉiuj tekstoj,
sed ankaŭ laŭtema serĉilo kaj la vortaro helpas la lernanton per simpla
klako trovi la erojn en la lernmaterialo.
Ekzistas estona kaj kartvela versioj de tiu ĉi lernolibro, adaptitaj
al lokaj cirkonstancoj.
Opinio de la legantoj:
El 3 opinioj, la averaĝa takso estas 5,0.
Nomo: N. Cvileneva (MisCvi@ufacom.ru)
Dato: 2002-10-09
Takso:
Komento: Mi, ŝajne, povas diri, ke observis “la vivciklon”
de tiu ĉi lernolibro ekde ĝia naskiĝo. Se mi ne eraras, ties ĝermo
(aŭ prototipo) aperis iam sur paĝo de nia respublika junulara ĵurnalo.
Tio estis vere neforgesebla evento. Amaso da homoj tiam memstare komencis
lerni la lingvon, poste multaj el ili ekzameniĝis en la klubo. Post nelonga
tempo aperis la broŝurita … ne lernolibro, ne – “metodikaj direktivoj”
– nur tion eblis eldoni en tiamaj kondiĉoj. Jam estas malfacile diri,
kiom da reeldonoj okazis, kiom da novaj esperantistoj (aŭ, eble, pli
ĝuste, E-generacioj) aperis dank' al ĝi. De eldono al eldono ĝi “kreskis”,
“maturiĝis” kaj iĝis pli riĉa. La nuna lernolibro, aperinta elsubmane
de la sperta instruisto, estas metodike perfekta, interesa laŭ enhavo
kaj, sendube, tre utila ne nur por komencantoj, sed ankaŭ por progresantoj.
Kaj, certe, ĝi estas bonega instruilo por gvidantoj de E-kursoj. Ni deziru
por la aŭtoro novajn sukcesojn kaj krean inspiron.
Nomo: Vjaĉeslav (Sl.) Ivanov (slavik@babil.komputilo.org)
Dato: 2002-10-02
Takso:
Komento: La reta versio de la lernilo estas jam dum kelkaj jaroj
vaste uzata en retaj lernejoj de Esperanto -- ekz., ĉe http://www.ikso.net/esperanto-kurso/.
La lernolibro bone uzas strukturan kaj leksikan proksimecon inter Eo kaj
la rusa (kio ne estas mirinda -- ja la aŭtoro, nun Akademiano, science
esploris influon de la rusa al Eo). Dank' al tio eĉ personoj sen serioza
sperto pri lingvolerno progresas sufiĉe rapide. Pli spertaj lernantoj
finas la plenan kurson dum monato. La kurso estas sufiĉe profunda gramatike,
ĝi preskaŭ ne postlasas "blankajn kampojn" en la scioj de lernantoj.
Post fino de ĉi-kurso kutime aperas kvalita esperantisto kun forta inklino
al legado, verkado ks. Multjara sperto de vasta uzado de ĉi-tiu lernilo,
ĝia ĝisnuna populareco certe pruvis taŭgecon de la kurso.
Nomo: Garik Kokolija (garik@mitino.ptt.ru)
Dato: 2002-09-30
Takso:
Komento: Laŭ tiu ĉi libro mi lernis Esperanton antaŭ 22 jaroj.
Kaj la pasintaj jaroj nur pliperfektigis la lernolibron. Estas bonege,
ke la aŭtoro konstante laboras por plibonigo de sia verko, modifas ĝin,
ion ŝanĝas, ion aldonas. En sovetiaj tempoj la libro de Boris Grigorjeviĉ
Kolker estis preskaŭ unusola atingebla lernilo por multnombraj komencantoj.
Sed ankaŭ nun, kiam aperis kaj aĉeteblas multaj lernolibroj de diversaj
aŭtoroj, tiu ĉi restas la plej populara kaj uzata por klasikstilaj E-kursoj.
Aldonu propran komenton:
Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron
de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj
al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net
|