Verda koro, La

 


Bildo de la instruilo
   

Bazaj detaloj:

Verkisto(j): BAGHY, Julio
Eldonejo kaj jaro:   HEA, Budapest, 1982.
Tipo de instruilo: legolibro
Nivelo: por komencantoj
Celgrupo: internacia
Aĝgrupo: nedifinita

Pliaj, detalaj informoj

Nia opinio:

La klasika lingvolerniga romano de Baghy, inspirita de propraj travivaĵoj, prezentas la vivon de e-kurso kaj ties membroj. La loko de la okazaĵoj estas en Siberio, kie la instruisto estas hungara militkaptito kaj la kursanoj diversnaciaj soldatoj kaj lokaj lernantoj, oficistoj.
Legante la libron oni ekkonas profundajn sentojn, kortuŝajn eventojn, spertas homecon kaj amon.
La laŭŝtupe verkita romano ebligas jam ankaŭ al komencantoj ĝui originalan tekston, ofte okazas ke ĝi estas la unua libro, kiun lernantoj legas en la internacia lingvo.
Kvankam la librofina vortaro kaj kelkaj klarigoj verkiĝis por hungaroj, troviĝas en la libro esperantlingva gramatika klarigo kaj mallonga listo de vortoj kaj novaj gramatikaj elementoj listigitaj por ĉiu ĉapitro. La libro bone uzeblas en internacia medio.
Konsiloj por kursgvidantoj helpas la grupan kunlegadon kaj prilaboron de la materialo.
La teksto de la libro kaj al ĝi kreita kurso por anglalingvanoj estas legebla ankaŭ rete.

Opinio de la legantoj:

Nomo: Monika Molnar (esperanto_momix@yahoo.it)
Dato: 2002-10-23
Takso: * * * * *
Komento: Kvankam ne estas nuntempa rakonto, kiel komencanto (ĝi estis inter miaj unuaj legaĵoj dank' al mia profesorino, kiu enmanigis ĝin al mi), mi tre ŝatis la libron.

Aldonu propran komenton:

Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net

Fermu la instruilfenestron