|
Lingvo kaj kulturo tra
postkursa prismo
Boris Kolker : VOJAĜO EN ESPERANTO-LANDO
Perfektiga kurso de Esperanto kaj Gvidlibro
pri la Esperanta kulturo
Universala Esperanto-Asocio, Rotterdam 2002
La libro ampleksas 279 numerigitajn paĝojn, ISBN 92 9017 078 6. Redaktoro:
Viktor Aroloviĉ. Grafiko: Francisco L. Veuthey. Tekst-prilaboro:
Roy McCoy. Ilustra redakto: Osmo Buller. Presita ĉe Drukkerij Bariet
B.V., Nederlando.

En la enkonduko la aŭtoro esprimas tre koran dankon al kunlaborintoj
kaj helpintoj, inter ili al Viktor Aroloviĉ, Aleksandro Ŝevĉenko,
Aleksandro Melnikov, Osmo Buller, Renato Corsetti, Kep Enderby, Roy McCoy,
Rob Moerbeek, Trevor Steele, kaj Francisco Veuthey.
Ĉi tiu vidinda, havinda kaj uzinda libro estas modifita (reviziita
kaj renovigita, Roterdama) eldono de samtitola libro aperinta en 1992
ĉe Progreso, en Moskvo. Kvazaŭ-kurso kaj kvazaŭ-klubumo,
ĝi konsistas el 26 lecionoj, imageblaj ankaŭ kiel 26 klubaj
kunvenoj. Krom la esenca enhavo, tion atestas ankaŭ program-anoncetoj
tra la libro (ekz. pp. 17, 18, 23, 26, 29, 89…259): jen tio kaj tio estas
la programo de nia sekva kunveno, jen tiu kaj tiu gastos ĉe ni, jen
pri kio la gasto estas parolonta. ”Nia klubano Leonido Klimov antaŭ
nelonge venis el Parizo, pri kiu li montros al ni sian videofilmon. Sed
antaŭ tio li deklamos fascinan versaĵon de Leonard Newell pri
tiu fascina urbo” – oni povas legi la anoncon sur okra fono (p.17), kun
referenco je posta komento pri Newell (30, p. 19), antaŭ la poemo
Parizo, kies unua verso estas: Postlasis mi la koron en Parizo.
La celo de Boris Kolker estas kaj firmigi la lingvajn kapablojn por sukcese
kaj altnivele (se necese, eĉ elokvente) uzadi Esperanton, kaj enkonduki
legantojn en la esperantistajn vivon kaj kulturon, inkluzive la nunan
staton kaj la ĝisnunan historion. El la intervjuo de Katalin Kováts
estas konfirmite, ke la plej grava motivo de la aŭtoro tamen estis
io tria (vidu ankaŭ supre): liveri gvidlinion por organizado de bonaj
kluboj kaj kluba vivo. Nu, eĉ se troviĝos nur malmultaj kluboj
kaj kursoj, kiuj la planon liveratan de li sukcesos (je tempo kaj diligento)
plenumi, almenaŭ individue certe multaj esperantistoj frukt-uzos
lian laboron. Inspiru nin liaj multesprimaj frazoj: Esperanto estas tiel
bona lingvo, ke ĝi meritas esti parolata sed ne balbutata. Esperanto-lando
estas tiel ĉarma lando, ke ĝi meritas esti enloĝata de
lingve altkleraj civitanoj sed ne de duon-analfabetoj ĉiam pretaj
elmigri en Mal-Esperanto-landon. Regi Esperanton perfekte povas ĉiu,
ankaŭ vi, kara leganto (p. 11).
La libro konsistas el 26 lecionoj. Skemo de leciono laŭ mia percepto
estas proksimume jena: a) klasika (bona, literatura, historia) teksto,
b) alia literatura teksto, c) tria altkvalita teksto (ekzemple: poemo),
d) komentaro, f) lingva praktiko. La tekstojn do sekvas (po 9 – 44) komentoj
kaj (po 13 – 23) taskoj. La komentoj komence estas eble averaĝe pli
abundaj; poste oni povas jam uzi pli kaj pli el la materialo jam prezentita.
La aŭtoro resendas, referencas; la kursano relegas aŭ rememoras
komentojn ankaŭ pli fruajn. Multaj komentoj estas pretaj enciklopediaj
artikoloj.
En la partoj nomataj Lingva praktiko, multaj taskoj ŝajnas kreitaj
laŭ la komunikada principo: ili devigas onin esprimiĝi en certa
tipo de situacio; parte ili estas komprenkontrolaj kaj lerninstigaj. Regule
estas aktivigataj, krome, konoj kaj kapabloj pri uzo de sufiksoj, parolturnoj,
proverboj. Lingva praktiko kutime enhavas instrukciojn kaj demandojn similajn
al ĉi tiuj – prenitaj el la dua kaj el la dek-oka lecionoj: 2/1:
Klare montru la temon de la teksto per unu frazo. 2/4: Kiujn eventojn
en la historio de Usono vi konsideras precipe interesaj aŭ gravaj?
2/12: Prezentu, kiel vi kondutus, se vi estus doganisto a) indiferenta
pri siaj devoj; b) tro fervore plenumanta siajn devojn. 2/23: (ene de
“Kvizo”) a) Kiam la esperantistoj povas paroli pri la utileco de Esperanto
precipe konvinke kaj kial? – 18/1: Listigu la metodojn de la aplikata
geofiziko kaj klarigu, por kio ili estas uzataj. 2/13: Zorge komparu la
tradukojn (de Eŭgeno Onegin)... trovu trafajn kaj maltrafajn lokojn,...
2/14: Klarigu, kion signifas la sekvaj vortoj: Lumilo, pafilo, fusilo,
balailo (...).” La taskoj kompreneble rilatas al fragmentoj en la antaŭaj
tekstoj. La nombro de la taskoj estas pli ol kvarcent.
La libro laŭ Esperanto-landa komparo havas aspekton tre belan: brila
papero, tut-titolpaĝa foto kaj dorspaĝa aŭtoro-foto, ĉie
fotoj kaj desegnoj interne. La aranĝo de la teksto estas ekonomia.
Laŭ la fotoj de personoj kaj laŭ ĉ. 30 librofotoj oni povas
eĉ vidimagi diversajn epokojn de la historio de Esperanto, kun diversaj
emociaj nuancoj kaj etosoj.
Se iam oni havos la necesajn (financajn, teĥnikajn) rimedojn, ĉe
sekva eldono, tamen valorus iom pligrandigi kaj la paĝojn, kaj la
literojn. Por ion tre bonan igi perfekto-proksima, eblus aldoni indekson
de la nomoj kaj temoj – la tre riĉa enhavo ankaŭ tion penindigus.
Laŭ aŭtora koresponda komento mi aldonas: pro supozataj sekvoj
koncerne pezon kaj prezon, oni malkonsilas kaj malverŝajnigas tiajn
modifojn.
La du celoj de Kolker estas lingvoinstruado kaj enkonduko en la esperantistajn
vivon kaj kulturon. Mi nun atentigas pri la graveco de la celo d u a –
kaj pri ĝia lerta efektivigo. Kolker, unue, serĉis kaj trovis,
parte ja mem verkis (pp. 54, 133, 193, 268) simpatiajn tekstojn, inter
ili “kvazaŭ-konversaciojn”, imagatajn intervjuojn. Poste – kaj pli
grave – li sukcesis tiujn agrablajn tekstojn aranĝi en sinsekvo,
kiu per si mem prezentas ankaŭ skizon de la historio de Esperanto.
Li trovis rakontojn, kiuj prezentas la samajn temojn kaj subtemojn jen
serioze, precizeme, solene, jen sprite kaj humure: tiuj du flankoj kune
bone fiksiĝos, mi pensas, en ies ajn memoro. Oni legas de Ludoviko
Zamenhof mem pri la temoj Kiel naskiĝis Esperanto (p. 13), kaj kiel
li vivis, laboris, kreadis (Pri mia vivo, 84); oni trovas seriozajn resumojn
pri la historio de la movado kaj de la literaturo dank’ al William Auld
, Sergej Kuznecov, Ulrich Lins kaj Boris Kolker, sed oni trovas ankaŭ
la gaje-gajigan interpreton kaj prezenton de esperantistaj troigoj fare
de Izrael Lejzerowicz (El la Verda biblio, 15). Atenta leganto trovos
prezentitaj tempe kaj loke diferencajn nuancojn de esperantistaj vivopraktiko,
agad-idealoj kaj vivmanieroj pasint-jarmilaj, pasint-jarcentaj, pasint-jardekaj,
tra lingvoterenoj kaj landoj bulgara, franca, ĝermana, ukraina, rusa
kaj ceteraj.
Se paroli pri lingvaj kaj stilaj nuancetoj: min ĝojigis la (re)aktiva
uzado de strukturoj kun estas -ita: “La libro estas verkita kvazaŭ
taglibro de ideala Esperanto-klubo”,… “En la lernolibro estas uzitaj diversaj
tipoj de ekzercoj”, diras la aŭtoro, en la epoko, kiam iuj konas
preskaŭ nur la formon estis…-ita. Malplaĉetis al mi eteta (diversaŭtora)
trouzo de la verbo studi – eble, mi pensis, modernaj homoj ne plu lernas
ion ajn, ili nur studas senĉese), kaj –, malgraŭ subtenaj Zamenhofaj
kaj Varengjenaj uzmodeloj, mi ne ĝojis pri ripetiĝado de la
kliŝo “konatiĝi kun io”. Jes, muzeo, pejzaĝo, ekspozicio,
libro ja konatiĝas al vi, al mi, al iu ajn, sed mi, miaflanke, ne
konatiĝas al la muzeo, nek iĝas mi konata kune kun ĝi.
La aŭtoraj (Kolkeraj) frazoj, tekstoj estas tre klaraj. …
Oni trovas tipe sobran esperantistan argumentadon pri la avantaĝoj
de Esperanto laŭ John Leslie (Ferioj, 22); teorian, lingvistikan,
pensulan, artistan pritrakton de la ĉiel bona, arte esprim-lerta,
psike komforta Esperanto laŭ Claude Piron (fragmento el La bona lingvo,
144); sed ankaŭ ironian prezenton de la esperantista vivo fare de
Cezaro Rosetti (Sonĝo teruras, sonĝo forkuras, 73), Julio Baghy
(Estas mi esperantisto, 76) kaj Raymond Schwartz (Esperantisto, ekesto
kaj malapero, 77). Preter divers-vidpunktaj kaj divers-detalaj teoriaj
prezentoj de la lingvo, kiel tiu de Bokarjov (Esperanto, la lingva kreaĵo
de Zamenhof, 154), aŭ tiuj de John Wells pri bona prononcado distingo-ebliga
(37) kaj la afiksaro derivo-ebliga (196), oni trovas ankaŭ la majstran
zozon verkitan de la spritplene sprita Louis Beaucaire: temas pri la literaturaĵo
Zozo, la dek-sepa regulo de la Fundamento. Boris Kolker tamen volas prezenti
ne nur Esperantujon, sed ankaŭ la ceteran, ne-esperantistan, mondon..
Jen kial li enlibrigis tekstojn pri Hungario (de János Nádasdi, 66-67),
pri Aŭstralio (de Donald Broadribb, 131-133), pri Usono (verkitan
de Boris Kolker mem, kaj alian de Aleksandro Ŝalnev, 224), kaj pri
Svislando (Arthur Baur, 160).
Mi scias de la aŭtoro, ke iu sentas mankon de trarigardo de la muzika
kulturo en la libro. Mi scias laŭ la sama fonto, ke Boris Kolker
mem volonte traktus pli detale la historion de la universalaj kongresoj,
sed li simple ne plu havis spacon por tio. Eble tria persono volus legi
ion koheran pri provoj de kino, de la sceneja, pupteatra artoj, pri reflektiĝo
de ĝeneralaj filologiaj kaj filozofiaj problemoj, tendencoj en Esperanto.
La eldonjaro de la unua versio de la libro estas 1992: en la jaro 2002
oni sentas, ke inter la literaturaĵoj meritus lokon fragmento el
verko de Trevor Steele. Eble la sekva eldono ion tian.... aldonos. Al
mi manketas, ĉe tiom bona cetero, ĉapitro pri la Esperanta gazetaro.
Mi tuj aldiru, ke tion parte kompensas fotoj, ekzemple de numero de malnova
Ondo de Esperanto (45), numeroj de Kontakto (36), Literatura Mondo kaj
Fonto Dum la prezento de la libro en Fortalezo (Kolker la 2-a de maldekstre)
(118) kaj eĉ pli teksto-komentoj kaj foto-komentoj divers-lokaj,
ekzemple la noto pri Monato, Kontakto, Fonto, Scienco kaj Kulturo, Literatura
Foiro, Juna Amiko, Internacia Pedagogia Revuo, Eventoj, Heroldo de Esperanto,
Scienca Revuo ktp post la pri-utiliga artikolo de Joachim Werdin (Kaj
post la kurso, kion? 17, p. 70). Simile, tre bonvenas la noto pri Literatura
Mondo, kun Kalocsay, Waringhien, PAG kaj aliaj verkoj (12, p.108), la
noto pri la revuo Esperanto kun Edmond Privat (2, p.119), renova noto
kun mencio pri Oomoto, Language Problems & Language Planning, kiel
pri redaktaĵoj de Joel Brozovsky kaj Humphrey Tonkin (p. 254).
Kolker kunmetas, apudigas verkojn senteme kaj sentesprime. Logiko kaj
sento: estas fragmento el la libroforma studo Esprimo de sentoj en Esperanto
(1957) fare de Edmond Privat, verko kiu tre multe diras pri la kvazaŭ
spontaneaj ebloj de Esperanta esprimado de impresoj , animstatoj, etosoj
kaj emocioj. La ideojn de Privat sekvas fragmento el la plej bela sentesprima
Esperanta prozaĵo: Ombro sur interna pejzaĝo (1984) de Spomenka
Ŝtimec.
Ĉiu el la 26 lecionoj Kolkeraj, kiel oni jam scias, enhavas ion beletran
aŭ almenaŭ ion arte verkitan, ĉiu leciono enhavas komentaron,
kiu reference al numeroj en la ĉefaj tekstoj multon klarigas kaj
nin, legantojn, klerigas, kaj ĉiu leciono, kiel dirite, enhavas parton
nomatan lingva praktiko. La komentoj, tre laŭdindaj, iom post iom
tuŝas ĉiujn interesajn punktojn de la gramatiko kaj tre multajn
momentojn de la Esperantaj historio kaj kulturo. Pri la lingvaj praktikoj
mi havas la impreson, ke jes, ili efike ekzercas nin diligentajn kaj bonvolajn
legante-lernantojn pri tiu aŭ alia gramatika punkto, sed plie kaj
prefere – ili instigas je atenta legado kaj relegado de la traktataj tekstoj.
Klare, ili relative malmulte instruas en maniero, kiu konvenus por komencanto
– sed tion oni ja ne celas nek promesas. Ili helpas sistemigi elektitajn
detalojn kaj ili tre helpas profundigi la manieron legi: oni , instigate
de la demandoj, komencas legi atente. Fine – se troviĝos konvenaj
instruantoj – ili tre helpos ankaŭ kontroli efektivajn kursanojn
kiuj volas ne nur studi, sed ankaŭ ellernadi aferojn...
Samtempe, la libro evidente nek celas, nek povus konigi k o m p l e t
e la historion de Esperanto aŭ tutan ĝian literaturon. Aperinta
en la jaro 2002, tre riĉa je indikoj pri la historio de la Esperanta
kulturo, tamen ĝi ne estas (certe eĉ ne povus esti) ĝisdata,
nek temare ĉiom-ampleksa... Kiam oni devas elekti, oni elektas diverse.
Vidante aliajn klasikaĵojn, valorajn aŭ gravajn tekstojn, al
mi iom ekmankis trakto de, aŭ fragmento el, la Esperanta traduko
Kalevala de Leppäkoski (1964), aŭ el La inĝenia hidalgo de Cervantes
(traduko de Diego aperinta en 1977), Grimm-duopa fabelo tradukita de Kabe,
ideoj pri rolo de A. Grabowski, perspektiva rigardo al la Bulonja Deklaracio.
Fragmento el Kalevala, ekzemple, ne troveblas en la libro – kiel mi eksciis
de la aŭtoro – pro decido entute rezigni pri karakterizo aŭ
sistema prezento de la traduk-literaturo. Tamen ideoj pri ebloj bone traduki
nepre aperas en ĉiu el ni, kiam ni legas kvin versiojn de la unua
strofo de Eŭgeno Onegin (188-189).
Pli zorge ol E-instruantoj, kutime, Kolker atentas pri vive gravaj temoj
kiel manĝado kaj kuirarto; tial li prenis kaj prezentas al ni konsilojn
de Inna Litvina (Kiel, kiam kaj kiom manĝi, 217-218). Krome li evidente
celis enlibrigi ankaŭ la plej gravajn elementojn de la niatempe nova
Esperanta teĥnika leksiko. Por kontroli mian aserton legu lian tekston
Pri Interreto per simplaj vortoj (168-172) aŭ artikolon de Gianfranco
Cazzaro Mikroskope vastaj horizontoj (204-205), prenitan, kun mallongigo
kaj referenco, el la revuo Monato (1997, n-ro 2, p. 12-12).
Verŝajne ĝuste pro bona prezento de periodoj en Ruslingvio (dank’
al Boris Kolker, Leo Vulfoviĉ, Mikaelo Bronŝtejn, interalie
pp. 13-15, 43-45, 112, 115), manketas al mi prezento de movad-organizaj
ŝanceliĝoj kaj konfliktoj en la pli okcidenta parto de Esperanto-lando,
kvankam ion tian ja sentigas teksto de Humphrey Tonkin (247-249), kiu
prezentas stadion de nia evoluo kaj atentigas pri la taskoj de disvastigado.
Mankas (al mi) trakto de aŭ fragmento el la nova klasikaĵo Poemo
de Utnoa fare de Abel Montagut – ŝajne mankas ankaŭ mencio pri
ĝi – aliflanke mi ne forgesu, ke la Ibera skolo estas prezentata
(191). Almenaŭ ne okulfrapas konsidero de evoluantaj aŭ stagnantaj,
ŝatataj aŭ neglektataj, ideoj de Saussure kaj Wüster pri “neceso
kaj sufiĉo”, “elektebla precizeco”, manieroj influi la terminologian
laboron – temoj nepre gravaj por Esperanto. Enhavas iom da troigo la prezento
pri la laboro de BSO, forestas ĝia esenca karakterizo. Nu jes, tion
oni eĉ ne postuletu de postkursa libro: jen, mi parolas jam evidente
pri miaj subjektivaj legemo kaj preferoj.
La libro, rekomendata por tiuj, kiuj emas profundigi siajn konojn, ne
liveras sisteman gramatikon, kaj (kvankam multe helpas) ne neprigas kompletigon
de la kursanaj konoj okaze de ĉiu eventuala manko de prepariteco
pri gramatiko aŭ leksiko. La aŭtoro edukas je bona uzo de la
lingvo Esperanto antaŭ ĉio per abunda prezentado de imitindaj,
altkvalitaj tekstoj kaj per ilia bona, detala laŭenhava prilaboro,
malpli per ia sistema prezento kaj prilaboro de la gramatiko. Multo, sed
precipe la bona komentaro, la tekstoj kiel tiu pri Parolfiguroj (de Kolker,
laŭ Lapenna), pri Sonfiguroj, pri IEM: La universala biblioteko de
Esperanto (fare de Herbert Mayer, p 172-174) ebligas, ke la libro estu
uzata ankaŭ en universitata instruado. Nur iom post iom oni rimarkos,
kiom da historiaj faktoj, datoj, nomoj, indikoj pri personoj aperas ĉi
tie la unuan fojon, kiom da aferoj estas kompare al informoj pli fruaj,
ĉi tie korektitaj, precizigitaj, ĝisdatigitaj. Elstaras cetere
la multflanka prezento de la aŭtoro de Esperanto.
Tial mi rekomendas rekonsideri la sindifinon de la verko tute serioze.
Jen verko por p e r f e k t i g o de la scio de tiuj, kiuj jam efektive
havas la fundamenton, kaj do kiuj havas la eblon kun spirita komforto
lasi sin influiĝi de la tekstoj elektitaj bone kaj komentitaj bonege..
Ĉar la libro enhavas sume pli ol 400 taskojn, plenuminte ilin, vi
(iu ajn el ni) scios certe multe pli ol antaŭe. Eĉ pli da scioj
kaj informoj liveras la admirinde riĉa aro-da-aroj da komentoj. Laŭ
la pli ol 600 komentoj oni povas havi klarigojn (por liveri hazardecajn
ekzemplojn) pri la Akademio de Esperanto, pri Vilno, pri Eŭgeno Miĥalski
, pri la eldon-agado de Juan Régulo Pérez , pri Éva Tófalvi kaj Oldřich
Knichal, pri la delegita reto de UEA, pri SAT, pri la Originala verkaro
de Zamenhof, kaj pri Pasporta Servo. Eminente resumas Kolker ekzemple
konojn pri la prijidaj studoj de Zamenhof, kun novaj aŭ apenaŭ
konataj detaloj (p. 119). Li prezentas kaj ofte kompletigas (ĝisdatigas,
korektas iam aliloke erarajn) biografiojn. Rekomendindas legi, ekzemple,
liajn biografiajn notojn pri W. Trompeter, G. Waringhien (p. 221), M.
Bronŝtejn, B. L. Pasternak, I. Nemere, T. Sekelj ktp., ankaŭ
pro bibliografiaj indikoj enkomente.
La aŭtoro konsideras (11) sian laboron samtipa kun Paŝoj al
plena posedo de Auld kaj Faktoj kaj fantazioj de Marjorie Boulton. Fakte,
ĉe Auld eĉ la strukturo de la lecionoj (paŝoj) estas simila
al tiu de la Kolker-aj lecionoj. Auld havadas la partojn Vortaro, Legaĵo,
Ekzerco. Simplajn, vaste konatajn vortojn (kiajn Auld ja ne tute evitas
en siaj segmentoj Vortaro), Kolker ne difinas; oni ion sciu jam komence.
Aliajn parenc-elementojn de la Vortaro de Auld oni serĉu ĉe
Kolker principe en la komentaroj – tamen la celo ĉe Kolker estas
pli ofte kleriga, ol nur lingvo-instrua. Tion, kion enhavas ĉe Auld
la partoj Legaĵo, Ekzercoj, kovras la Kolkeraj tekstoj kaj Lingva
praktiko. La kvanto kaj gamo – la ĉiu-leciona plureco – de valoraj
tekstoj ĉe Kolker estas speciale atentinda. – Finfine kaj sume, la
kolekto de Kolker estas ankaǔ pli freŝdata ol tiu de Auld, ankaŭ
simple pro la paso de la tempo kaj pro la kvalita evoluo de Esperanto-apliko.
Tekstoj estas ĉe Kolker regule – pluraj. Aldoniĝas prikulturaj
informoj (krom la leksikaj) en la komentaro.
Krom la menciitoj, iasence antaŭuloj de Kolker estas laŭ mi
ankaŭ la sekvaj figuroj de la Esperanta kulturhistorio: Julio Baghy
(pro la legemiga Verda Koro), Edmond Privat, pro la leginstiga Karlo (kaj
ankaŭ pro la du popularaj Esperant-historiaj volumoj de Privat),
Alberto Fernández pro Senĝenaj dialogoj (1971), Klaŭdjo Piron,
pro Gerda malaperis, Hektor Alos kaj Kiril Velkov, pro Ek al leg’, kaj
Stefan MacGill pro la legindaj Laŭta vekhorloĝo, Pordoj, Tridek
roluloj ks. Simile postuleman al la uzantoj, literatur-citan, samtempe
pli lernolibrecan instru-verkon produktis kaj aperigis ĉe Hungaria
Esperanto-Asocio Ottó Haszpra (2001). Escepte la lernolibron de Haszpra,
ĉiu el la menciitaj verkoj, kaj nun ankaŭ tiu de Boris Kolker,
celas progresigi nur tiujn, kiuj ja kapablas jam l e g i en Esperanto.
Havas similan celon sed konsistas nur el tekstoj Baza legolibro de Johano
Sárközi. – Havas ja celon alian, sed rilatas simile lingvoŝate, formoĝue
al la tekstoj kaj al la librouzantoj la aŭtoro de Step by step in
Esperanto de Montagu C. Butler (1965). – Por Boris Kolker, kiel li mem
sentigas iel en siaj personaj eldiroj, verki lernolibron estas ankaŭ
maniero de sinesprimo. Tiuj, kiuj jam uzis – kaj nun, kortuŝitaj,
ĝoje kaj entuziasme laŭdas – liajn lernolibrojn kaj instrumaterialojn,
supozeble sentas kaj alte taksas ankaŭ tiun subjektivan fonon.
Por fini: mi elkore gratulas al Boris Kolker: lia evidenta ŝato al
vere bonaj Esperantaj tekstoj, liaj mondokono, historio-kono, inventemo
kaj persista redakta laboro produktis tre bonan, utilan libron. Evidente,
mi – kaj aliaj simile – bezonas ankoraŭ tempon por ekkoni la libron
vere bone, por povi ĝin analizi laŭmerite kaj por uzadi ĝin
plensukcese.
Mi dankas al Boris Kolker pro la diligenta kaj tre helpa koresponda korektado
kaj aldonaj informoj, same al la redaktantoj (Katalin Kováts, Jozefo Németh)
pro instigoj, helpado, korektado, redaktado, pacienco, nun kaj alifoje.
Dezirante sanon kaj simile sukcesan pluan laboron, mi la recenzon – finas.
Blazio Vaha
|