![]() |
Bazaj detaloj:
Pliaj, detalaj informoj Nia opinio:La malgranda kajereto en dek lecionoj (sinsekvaj, bone konstruitaj kaj ligitaj unu al la aliaj) donas trarigardon pri la vortfarado en la internacia lingvo. La klarigoj estas simplaj, subtenataj de ekzemploj, kaj havantaj la minimumam sed necesan kvanton de fakterminoj (bone difinitaj). La studantoj de la eldonaĵo dekomence devas konscii, ke la tuta lecionaro eliras el la teorio – ne de ĉiuj gramatikistoj akceptata -, ke la vortradikoj havas en si mem gramatikan karakteron, estas „inklinaj” al unu el la vortkategorioj. Laŭ tiu ĉi teorio la klarigoj estas konvinkaj, kaj oni bone povas solvi la misterojn de vortoj: fiŝkapti, beldiino, altlernejo, novluno, almozpeti, urbodoma, ktp. Utilas multe la lecionfinaj resumoj kaj listoj de bibliografiaj verkoj. La libreton ni konsilas kaj al studantoj de e-o kaj al instruistoj. Opinio de la legantoj:Ankoraŭ ne estas. Aldonu propran komenton:Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo. | |||||||||||||||