Arestita ...!   Mankatenoj
Jen la sentrua versio de la Monato-artikolo.

Legu kaj studu ĝin zorge. 

Tiam 

reiru al la antaŭa truo-teksto kaj refaru laŭmemore, rapide kaj senhezite

poste

iru al la venonta ekzerco kaj kontrolu, kiom vi memoras pri la artikolo.

Ĝuu!

Enkarcerigita estis la urbestrino de sudokcidenta angla banurbo Weston-super-Mare [ŭestan-supa-mea],  kune kun aliaj gravuloj, kiuj spertis saman sorton. La urbestrinon, Linda Hayes [hejz], mankatenis du policanoj, kiuj devigis ŝin pasigi tempon en policeja ĉelo. Tamen, malliberigite, ŝi rajtis uzi sian porteblan komputilon - kaj oni eĉ portis al ŝi teon kaj biskvitojn. Finfine ŝi estis surstratigita kontraŭ pago de jam antaŭe fiksita monsumo. Ĉu rimarkeblis denove la brita malsano rilate frenezajn bovinojn? Tute ne. Tiel, simple, civitanoj de Weston-super-Mare kolektis monon por kontraŭkancera bonfara organizaĵo. Tamen sendube estis kelkaj, kiuj deziris, ke la urbestrino kaj la aliaj gravuloj estu por ĉiam enkarcerigitaj ... 

 

David Curtis/pg

Alklaku kaj refaru la ekzercon.
 

Alklaku kaj iru al la venonta ekzerco.