Arestita ... ! | ||
Kromaj taskoj … por diskuti, por skribi. | ||
1. Kun partnero skribu adjektivojn por priskribi la sintenon de urbestrino, 1. kiu scias, ke ŝi estas arestita por helpi kontraŭkanceran organizaĵon kaj 2. kiu ne scias, kial ŝi estas arestita. Listigu viajn proponojn en la subaj skatoletoj kaj poste komparu viajn rezultojn kun tiuj de aliaj grupanoj. |
||
2. Kion vi opinias pri la tuta ‘pantomimo’ pri la aresto de la urbestrino? Ĉu bona ideo por helpi bonfaran organizaĵon? Kiel vi helpas al tiaj organizaĵoj? Diskutu viajn respondojn kun partnero kaj notu viajn respondojn en la suba skatoleto kaj tiam dividu viajn opiniojn kun aliaj grupanoj. | ||
3. Grupe diskutu, kiuj estas la plej subtenindaj bonfaraj organizaĵoj en via urbo, regiono, lando aŭ eĉ en la mondo? Kial ili subtenindas? Kiuj tiaj organizaĵoj eventuale ne subtenindas? |
||
4. Skriba tasko:
Imagu, ke vi estas la respondeculo pri la bonfara organizaĵo, kiu
profitis de la ‘enkarcerigo’ de la urbestrino. Leteru al la urbestrino
kaj danku ŝin pro ŝia partopreno en la projekto (maks. 150
vortoj). |
||
5. Rol-ludo: Imagu, ke la urbestrino nenion scias pri la ‘aresto’ kaj la plano tiel kolekti monon por bonfara organizaĵo. Kun partnero, ludu la rolojn de arestanto kaj arestato (policano kaj urbestrino). Kiel evoluas la dialogo? Komencu: Urbestrino: Oj … manojn for! Kion vi faras ….? |
||
Alklaku kaj iru al la antaŭa paĝo. | ||
|
La
ekzercaro estas kreita por la Esperanto-somerlernejo
2003 en Barlastono, Britujo. Por detaloj pri la somerlernejo, alkaku. Aŭtoris Paul Gubbins |