Legu zorge la suban artikolon. 

Sur la venonta paĝo troviĝas demandoj pri la enhavo. 

Relegu la artikolon por kontroli, ke vi bone komprenas, pri kio temas.

 

MONATO

Moderna Vivo

LITOVIO

Floro-koro

Girlando bildiganta du interplektitajn korojn kaj konsistanta el dek mil rozoj kaj pezanta 87 kg salutis la unuan paron de Litovio, ŝtatprezidanton Valdas Adamkus kaj lian edzinon Alma, okaze de ilia ora edziĝ-datreveno. La tributo troviĝis sur la placo antaŭ la prezidantejo. Adamkus poste petis, ke la rozoj estu metataj sur la tombojn de tiuj, kiuj pereis en januaro, 1991, kiam sovetaj tankoj mortigis 14 homojn manifestaciantajn por libereco. La paro konatiĝis en Germanio kaj, loĝinte en Usono, revenis Litovion antaŭ kvin jaroj lige kun la prezidantiĝo de Adamkus.

LAST

Retroen

Antaŭen