Floro-koro    
Kromaj ekzercoj     

Por kvarope diskuti (poste prezentu resumon de viaj trovitaĵoj kaj opinioj al la aliaj grupoj):

1. En Litovio oni honoris la prezidantan paron per granda girlando. Kiel en via lando oni honoras ŝtatestrojn?

2. Ĉu ne estas malŝparo de mono donaci florojn? Ĉu ne estas pli inde donaci monon nome de la honoroto al bonfara fonduso?

3. Prezidanto aŭ monarĥo: plusoj, minusoj … ?

4. Se vi festus oran-edziĝdatrevenon, kion vi farus?

Rol-ludo (duope): Imagu, ke vi estas rozo kaj via amiko tulipo. Kiel rozo, vi scias, ke vi estas mortigota por fariĝi parto de la prezidanta floro-koro. Vi ne volas tiel perei, sed la tulipo provas persvadi vin, ke estas granda honoro tiel morti por prezidanto. Komencu: Mi estas bela rozo … tro bela por tiel perei. Daŭrigu.

 Por unuope skribi: Kion vi opinias pri la ĵus farita ekzercaro? Sendu maks.150-vortan retmesaĝon al ties kreinto.

Esperanto - amikeco ĉirkaŭ la mondo.

Retroen