Gramatikejo: participoj

 

 

En la artikolo troveblis pluraj adjektivaj participoj. Relegu la komencon de la unua frazo (la participoj estas kursive indikitaj):

 

Girlando bildiganta du interplektitajn korojn kaj konsistanta el dek mil rozoj kaj pezanta 87 kg salutis la unuan paron de Litovio …

 

Se vi ne volas uzi adjektivan participon, vi povas uzi rilatan pronomon (‘kiu(j)(n) …’. Ekz.

 

Girlando, kiu bildigis du korojn, kiujn oni interplektis, kaj kiu konsistis el dek mil rozoj, kaj kiu pezis 87 gramojn, salutis la unuan paron de Litovio …

 

Rimarku, kiom peza kaj longa estas nun la frazo sen la participoj. Foje esperantistoj malemas uzi participojn … sed ne timu!

 

Notu, ke en la frazo temas ĉefe pri participoj prezencaj kaj aktivaj (bildiganta, pezanta). Troveblas unu participo preterita kaj pasiva (interplektitajn).

 

Resume: adjektiva participo (est/is/as/os + -inta(j)/anta(j)/onta(j) / -ita(j)/ata(j)/ota(j)) egalas al kiu(j)(n) + verbo kaj priskribas, kion iu aŭ io faris / faras / faros.

 

 

 

En la artikolo troveblas ankaŭ adverba participo. Ekz.:

 

La paro konatiĝis en Germanio kaj, loĝinte en Usono, revenis Litovion …

 

Adverba participo, kiu rilatas ĉiam al la subjekto ( = tiu(j), kiu(j) agas aŭ ‘faras’ la verbon; en la supra ekzemple la paro) de la frazo, uzu kun la senco dum, kiam, post kiam, antaŭ ol, k.t.p.  Ekz.

 

            La paro kontatiĝis en Germanio kaj, post kiam ĝi loĝis en Usono, revenis Litovion …

 

Notu denove, ke sen la participo la frazo estas pli longa. Ĝenerale preferindas – en ĉiu lingvo – mallongaj, malpezaj frazoj. Do, legante Esperanton, studu participojn por vidi, kiel ili estas uzataj kaj ĉu (kiel) ili kontribuas al pli bona, flua Esperanto-stilo. Kaj uzu participojn, kiam vi skribas Esperanton.

 

Krome rimarku, ke eblas fari el participoj (aktivaj kaj pasivaj) substantivojn. Ekz. la kondamnanto (= tiu, kiu kondamnas); la kondamnato (tiu, kiun oni kondamnas).

 

 

Tasko (1):  Diskutu kun via partnero aŭ kun viaj samgrupanoj, ĉu frazoj kun participoj estas pli elegantaj ol frazoj sen participoj. Ekz., kiun frazeron vi preferas (supre): tiun kun loĝinte aŭ tiun kun post kiam ĝi loĝis …? Kial? Krome, kiun formon vi preferas: la kondamnantotiu, kiu kondamnas? Kial?

 

Tasko (2):  Diskutu en via grupo kaj ankaŭ kun via instruisto, ĉu participoj uzatas same en la parola kaj la skriba lingvo. Se ne, kial?

 

 

La gramatikejo proponas nur superrigardon de Esperanto-participoj. Detalaj klarigoj troveblas ĉe la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (Bertilo Wennergren).  Nepre esploru!

 

 

Retroen