INVERSA VORTARO
de la SESA ELDONO de PLENA VORTARO kun SUPLEMENTO

Kompilita de Josef Hiland, Germanio

Enkonduko al la originala verko:

Prì la metodo de la kompilado

La Inversa Vortaro estas produkto de la elektrona komputilo IBM sistemo/360. Ĝi prezentas ĉiujn radikojn el la sesa eldono de la Plena Vortaro kaj ĝia Suplemento. Sen la helpo de komputilo la kompilado estus longdaŭra laboro. La komputilo bezonas ĉirkaŭ unu horon por la unua presaĵo kaj ĉirkaŭ 4 minutojn por ĉiu plia ekzemplero. Sed oni ne devas prisilenti, ke la komputilo ne eklaboras pli frue ol oni donis al ĝi la ordonojn kion fari. Tia ordonaro, pene kompilita, nomiĝas PROGRAMO. Antaŭ ol klarigi la funkciojn de tiu programo, lasu min diri kelkajn vortojn pri la ĝenerala demando: kiel funkcias kaj laboras komputilo?

Komputilo ne estas unuparta maŝino, sed SISTEMO konsistanta el tri elementoj:

1e) la endon-unuo(j)
2e) la proces-unuo
3e) la eldon-unuo(j)

Oni povas konservi kaj endoni DATOJN (sekvo de signoj kiel literoj, ciferoj ktp.) en trukartoj, en magnet­bendoj, en magnet-diskoj, ktp.

La proces-unuo procesas aŭ komputas la datojn je neimagebla rapideco. Ĝi konsistas el tri partoj:

1e) la INTERNA KONSERVEJO, kiu konservas kaj la programon kaj la prilaborendajn datojn. Ĝi estas la parto de la sisteno, kiu kondukis al la nocio ELEKTRONA CERBO. Fakte ĝi estas la memorejo de la sistemo.

2e) la direktejo: tio estas la parto de la proces-unuo, kie ĉiu ordono el la programo estas "legata", interpretata kaj direktata;

3e) la logiko kaj aritmetiko: tie la necesaj kalkuladoj kaj komparoj estas farataj.

Vì vidas, ke la programo kaj la prilaborendaj datoj devas estì en la interna konservejo antaŭ ol la procesado mem povas komenciĝi. La datoj por la Inversa Vortaro konsistas el radikoj, kiuj estas konservitaj en trukartoj. Dependas de la longo de la radikoj, kiom da ili estas en unu karto. La unua programparto prizorgas la jenajn funkciojn:

1e) ĝi legas karton per la endon-unuo en la internan konservejon;

2e) ĝi inversigas ĉiun radikon kaj memoras ĝin en rezervitaj eroj de konservejo de fiksa longo;

3e) ĝi „skribas" aŭ eldonas aron da inversigitaj vortoj sur magnet-diskon;

4e) tiuj paŝoj estas ripetataj, ĝis la kartaro elĉerpiĝas. Nun la trukart-unuo ne plu estas bezonata, kaj ĉiuj radikoj troviĝas sur la disko.

La sortado povas komenciĝi. Ĝi konsistas el pluraj sort-fazoj kaj rezultas en plia eldono, sur magnet-disko. Nun la radikoj troviĝas en la dezirita ordo.

Nur post la sortado povas komenciĝi la presado. Por plibonigi la aspekton de la listo, la programo prizorgis interspacojn de tempo al tempo. Ĉiu alineo entenas la radikojn, kiuj havas identajn literojn ekde la lasta vokalo. Per tiu tekniko ĉiuj puraj rimoj troviĝas en la sama alineo. Sed tio ne signifas, ke unu alineo entenas nur purajn rimojn.

La triparta programo - skribita en la internacia programlingvo COBOL - entute estas tia, ke por postaj eldonoj kun pli granda radikaro oni nur bezonas truigi la novajn radikojn en pliajn trukartojn. La programo ĝuste envicigos ilin automate kaj eldonos novan, pli ampleksan liston. La programo mem ne devas esti ŝanĝita.

Josef Hilland

===============================

La dato de verko estas nekonata, sed laŭ la supra enkonduko, temas verŝajne pri la fruaj sepdekoj. Kompreneble, ne plu ekzistas tiaj komputiloj, kiuj povus trakti tiujn originalajn datumojn. Sed evoluo de teknologio ebligas reakiri la verkon en nuntempe uzebla formo. Skanilo kaj programo de Optika Karaktro-Rekono (OKR) estis uzitaj por akiri videblajn, serĉeblajn kaj redakteblajn versiojn de la vortaro. La uzita programo estis OmniPage Pro, versio 12 de ScanSoft-Recognita. Kun danko al Perlo Miela pro la provlegado kaj al la aŭtoro por permeso reaperigi la verkon. La aŭtoro mastrumas nun, en Germanio, ampleksan hejmpaĝon de vortaroj, lingvaj helpiloj, kursoj en pluraj lingvoj, inkluzive de Esperanto.

La Inversa vortaro ekzistas en jenaj formoj:

Dosiera nomo Grando Paĝoj Supersignoj Formato Noto
Inversa vortaro Hiland.pdf 157 KB 26 Unikodaj Acrobat 5 sen etikedoj*
Inversa vortaro.pdf 1.2 MB 26 Unikodaj Acrobat 5 kun etikedoj*
Inversa vortaro kolumne.doc 457 KB 27 Unikodaj W 2000 Fonto por PDF
Inversa vortaro kolumne kun indekso.doc 488 KB 28 Unikodaj W 2000 Sama sed kun du indeksoj.
Inversa vortaro kolumne_H.doc 159 KB 27 per H W 6.0/95 Sen enhavtabelo
Inversa vortaro kolumne_H2000.doc 419 KB 27 per H W 2000 Kun enhavtabelo
Inversa vortaro listo.doc 466 KB 134 Unikodaj W 2000 Kun enhavtabelo
Inversa vortaro listo_H.doc 158 KB 134 per H W 6.0/95 Sen enhavtabelo
Inversa vortaro tuto_H.txt 63 KB 133 per H Teksto Sen enhavtabelo

W = Microsoft Word
* Angle: Tags. Por simpla rigardado etikedoj ne utilas.

Per tio ni salutas al la pionira laboro de s-ro Hiland, kiu uzis siatempe avangardajn komputikajn rimedojn por servi al la evoluo de nia lingvo.

Stefan MacGill
Budapeŝto, junio 2003.