Rubrikoj | Detaloj |
Titolo: | Kia persono? |
Priskribo: | Listo de sintagmoj kun rusa traduko. La celo estas tre firme instrui la vorton *persono*, krome, per ebligo plurfoje uzi la sintagmon *Kiu persono?*, oni preparas ĝustan komprenon kaj seneraran reprodukton de la tabelpronomo *kiu*. Kompreneble, la listo ebligas ankaŭ instrui adjektivojn - kaj ĝi liveras materialon por konversacioj pri eksteraj kaj internaj kvalitoj de individuoj. Similajn listojn oni povas utiligi dum longeta tempo, grandigante la konatan stokon de instruhoro al instruhoro. Mi petas vin (precipe rusojn)atentigi pri eraroj. |
Kategorio: | leksika |
Temo: | Kia persono? Kiu persono? |
Helplingvo(j): | rusa |
Nivelo: | komencantoj, komencintoj |
Kun solvoj: | jes |
Kun klarigoj: | ne |
Verkinto: | Blazio VAHA |
Dosiernomo: | Kia persono1_2003-08-02.pdf |
Aperis je: | 2003-07-31 |
Lasta ĝisdatigo: | 2003-08-02 |
Alklaku la dosier-nomon por elŝuti la lernilon. Por legi ĝin vi bezonas la programon ACROBAT READER.
Nomo: Slavik (slavik@babil.komputilo.org)
Dato: 2003-08-02
Takso:
Komento: Fakte, la
vorton "persono" oni normale tradukus "ĉelovek" -- "lico" estas iom
oficiala, kaj krome povas miksiĝi kun la dua signifo de tiu vorto --
"vizaĝo". || Ne estas aparta problemo pri tio -- instruisto ĉiam povas
pliprecizigi pri kio temas, des pli ke rusoj devas ĝenerale kompreni la
vorton "persono", ĉar ja ekzistas la vorto "persona" en la rusa.
Kelkloke la esperantaj vortoj estas disŝiritaj "per sono, ler nem a"
-- eble intence.
Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la ekzerco.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron de
1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj
al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net