Rubrikoj | Detaloj |
Titolo: | Kiom da...? |
Priskribo: | Serio de amuzaj "kiom da..." demandoj kaj serio de eblaj respondoj... kiujn oni povas uzi en para laboro. |
Kategorio: | paroliga |
Temo: | Kvanto: demandoj kaj respondoj |
Helplingvo(j): | esperanto |
Nivelo: | komencantoj, komencintoj |
Kun solvoj: | ne |
Kun klarigoj: | jes |
Verkinto: | Sylvain Lelarge |
Dosiernomo: | Kiom_da2_2004-03-26.pdf |
Aperis je: | 2004-03-24 |
Lasta ĝisdatigo: | 2004-03-26 |
Alklaku la dosier-nomon por elŝuti la lernilon. Por legi ĝin vi bezonas la programon ACROBAT READER.
El 5 opinioj, la averaĝa takso estas 4,4.
Nomo: vojdan2 (vojdan2@go2.pl)
Dato:
2004-04-04
Takso:
Komento: Tre bona
aŭtomatigo de la demando "kiom da?", kiu ofte kaŭzas heziton pri akuzativo
pro la transitiva predikato "havas". Demandato post respondo povas uzi la
saman demandon ŝanĝante nur substantivon. Ekzemple - Demando: "Kiom da
oreloj vi havas?" Respondo: Mi havas du orelojn, kaj kiom da dentoj vi
havas?
Nomo: Marc Bavant ()
Dato:
2004-03-26
Takso:
Komento: La ekzerco ŝajnas
amuza kaj efika por enkapigi la gramatikan instruon. Eble indus pli detale
klarigi al la instruisto, kiel la lernantoj uzu la sugestitajn respondojn.
Ĉu ili provu respondi meminiciate, aŭ provu trovi en la listo humuran
respondon al sensenca demando? Supozeble, se ili legas, la afero perdas
sian ĉarmon kaj la "scienca eksperimento" ne tiom bone funkcias.
Nomo: LE VERN Pierre (plevern@wanadoo.fr)
Dato:
2004-03-25
Takso:
Komento: Mi ne ankoraŭ uzis
la ekzercon. Mi ĵus elŝutis ĝin. Poste mi donos komentojn. Amike.
Nomo: Sylvain Lelarge (sylvain.lelarge@wanadoo.nl)
Dato: 2004-03-25
Takso:
Komento: Reage al la
komento de Zlatko: tiu aktivaĵo, kiu povas eniri kiun ajn metodon iom
kreativan, ne estas por 'lerni' 'kiom da', sed por praktigi ĝin ĝis
aŭtomatigo. En la praktiko, se la instruisto sufiĉe sprite gvidas, la
grupanoj troviĝas dum 5 ĝis 10 minutoj en kompleta lingvobano, aŭdante
multfoje kaj multvoĉe la demandojn kaj respondojn ĉirkaŭ si, komunikante
kun ĉiuj kaj 'kaptante' la aliajn, aŭ 'kaptiĝante' de ili. Komunikplezuro
(r)estas la plej efika maniero alproprigi al si lingvon. Mi konsilas al vi
provi, kara Zlatko, kaj dividi kun ni viajn spertojn. Amike.
Nomo: Zlatko Tišljar (zlatko.tisljar@azm-lu.si)
Dato: 2004-03-25
Takso:
Komento: Ĝi estas uzebla
nur por metodo kiun uzas la aŭtoro mem. Temas pri ekzercaro por "Kiom da"
sed kombinite kun vortoj kiujn ekzemple en multaj metodoj oni ankoraŭ ne
konas en la fazo de "Kiom da". Sekve ĝi estas tre limigite uzebla por
kursoj kiuj uzas alian lernmaterialon ol uzas ĝin la aŭtoro.
Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la ekzerco.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron de
1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj
al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net