Lerniloteko - Klarigoj

[Enkonduko] [Ekzercoj]

Klarigo

Pluen al la ekzercoj

La Lerniloteko estas kolektejo de aliloke ne publikigitaj ekzercoj, instrumaterialoj, kiujn sendis diversaj kolegoj el la tuta mondo. La riĉa materialo konsistas el    250    ekzercoj kaj prezentas buntan gamon de rezultoj de internacia kunlaboro.

La ekzercojn verkis:

S. MacGill - Hungario (38), K. Kovats-Smideliusz - Hungario-Nederlando (33), Z. Mirska - Pollando (29), B. Wacha - Hungario (23), J. Felszeghy - Hungario (17), M. Bavant - Francio (14), D. Kowalska - Pollando (14), S. Lelarge - Nederlando (10), D. Draper - Norvegio (6), G. Martin - Francio (6), M. Molnar - Hungario (6), G. Campolina - Brazilo (4), B. Dockhorn - Germanio (4), P. Gubbins - Britio (4), D. Roff - Usono (4), A. Bishop - Aŭstralio (3), A. Lowenstein - Italio (3), L. Posivana - Rusio (3), T. Auderskaya - Ukrainio (2), A. Karkiainen - Finnlando (2), B. Kolker - Usono (2), D. Broadribb - Aŭstralio (1), M.H. Desert - Francio (1), - J. Inglada - Katalunio (1).

Ni ankaŭ ĉi-loke ŝatus kore danki la aŭtorojn de la ekzercoj kaj esprimi nian esperon, ke ili ankaŭ en la estonteco sendos materialojn al la Lerniloteko. Kompreneble ni atendas lernilojn ankaŭ de novaj kunlaborantoj.

En la retejo tiu ĉi parto estas la plej populara, ĝiajn erojn ene de la lastaj 10 monatoj oni pli ol 17 milfoje elŝutis. Sed en nia mondo estas ankoraŭ multaj, kiuj ne povas permesi al si la lukson regule kaj dum longa tempo retumi, aŭ estas multaj kiuj entute ne povas uzi tiun eblon. Per la eldono de la KoDo ni ĝuste tiujn kolegojn deziras subteni. Espereble niaj klopodoj atingos la celon.

La surdiska versio ne tute identas kun la reta. Ne eblas reprodukti ĉiujn funkciojn de la paĝaro. Per longa kaj sindona laboro nia programisto sukcesis ebligi la konsultadon de la materialoj tra kompleta listo de la lerniloj, ordigitaj laŭ la alfabeta ordo de iliaj titoloj, iliaj aŭtoroj kaj krom tio ili estas grupigitaj ankaŭ laŭnivele kaj laŭkategorie.

En la reto oni povas profiti el multe pli da diversaj serĉfunkcioj por trovi la taŭgan lernilon. Tie uzeblas la sekvaj serĉoj: trovi lernilon laŭ titoloj, verkistoj, niveloj, kategorioj, interaga aŭ neinteraga tipo, helplingvoj, donitaj klarigoj kaj solvoj, kaj ankaŭ laŭ diversaj serĉvortoj. Tiuj serĉoj povas efektiviĝi kaj unuope kaj en kiu ajn kombino.
Se vi bezonas specialan serĉadon, ni konsilas al vi uzi la reton kaj tiel esplori la materialojn.

La kompiladon de la kompaktdisko (versio 1.0) ni fermis la 20an de majo 2004, ĝi ne tute identas kun la enhavo de la retejo, nome enhavas jam kelkajn ankaŭ el tiuj ekzercoj, kiuj en la reto aperos nur somere. Tio signifas ke en la momento de la publikigo ĝi estas eĉ pli riĉa ol mem la retejo. Tiel ni rekompencas la ne-retumantojn pro la nehaveblaj serĉfunkcoj.

Antaŭ ol montri al vi la elekteblon, ni atentigas vin ke granda parto de la dokumentoj estas en PDF-formato. Ili legeblas pere de la senpage elŝutebla Acrobat Reader programo. Se vi ankoraŭ ne havas ĝin akiru la aktualan version de la programo tra la reto per elŝutado, klakante sur la suba logotipo. (Uzantoj de Windows-sistemoj povas havi Acrobat Reader 5.0 rekte de nia KD klakante ĉi tie )


Pluen al la ekzercoj

Hejmen