Ja estas emfaza vorto, kiu insistas pri la vereco de la diraĵo:
Vi ja aŭdis per oreloj propraj.[H.133]
Morti iam vi ja devas.[FA2.136]
Ankoraŭ hodiaŭ en la nokto povas ja fali hajlo kaj ĉion forbati.[Rt.80]
Lia sento de aŭdado estis tro forta, li aŭdis ja, kiel la herbo kreskas.[FA3.119]
En la mondo ekzistas ja Dio.[Gm.51]
En pozitivaj frazoj ja estas la malo de ne. Ĝi emfazas, ke la frazo estas pozitiva. Sed ja povas ankaŭ esti uzata kune kun nea vorto. Tiam ja akcentas la neadon:
La floroj ja ne povoscias paroli![FA1.20]
Mi havis de post la musa reĝo la dudek-unuan lokon, kaj tio estas ja ne malgranda honoro![FA3.126]
Ne konfuzu ja kun jes, kiu estas pozitiva respondvorto. Foje oni emfaze respondas per Jes ja! Tiam ja rilatas al subkomprenata ĉefverbo, ekz.: Jes, tiel ja estas. Oni ne uzas *Ja jes!*, ĉar ja ne emfazas jes, sed la ĉefverbon de tiu pozitiva frazo, kiun jes reprezentas.