PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

Mem

Identeca mem «

Identeca mem staras post vorto, kaj montras, ke oni parolas ĝuste pri tiu afero, ne pri alia. Mem atentigas pri la identeco de la afero. Identeca mem plej ofte staras post personaj pronomoj, sed ankaŭ post aliaj O-vortecaj vortetoj, post difinitaj O-vortoj aŭ post propraj nomoj:

  • Mi longe interne batalis kun mi mem.[L2.186] Mi ne batalis kun alia persono (aŭ aliaj personoj), sed kun mi. La aldona mem emfazas tion.

  • Mia frato diris al Stefano, ke li amas lin pli, ol sin mem.[FE.18]

  • Mi zorgas pri ŝi tiel, kiel mi zorgas pri mi mem; sed ŝi mem tute ne zorgas pri si kaj tute sin ne gardas.[FE.18]

  • Mi kredeble ne povos veni al vi hodiaŭ, ĉar mi pensas, ke mi mem havos hodiaŭ gastojn.[FE.41]

  • Mimem jam de longa tempo uzas ilin de tempo al tempo.[LR.85] Mem rilatas al mi, kaj emfazas mem.

  • Kiu kritikas kuraĝe, [tiu] mem agas malsaĝe.[PE.1025] Mem rilatas al subkomprenata tiu.

  • Fizikiston oni ne povas nomi fiziko, ĉar fiziko estas la nomo de la scienco mem.[FE.32]

  • Ili ne forgesu, ke tio ĉi estus danĝera por la afero mem.[OV.26]

  • La knabo staris respektege, kvazaŭ li staris antaŭ la reĝo mem.[FA3.73]

  • En la mezo mem de Italujo li estis, inter Florenco kaj Romo.[FA1.92]

  • Kiam mi furiozas, mi fariĝas kiel Satano mem.[Rn.31]

  • Pli pene observinte la vizaĝon, oni povus veni al la konvinko, ke en la pordo staris neniu alia, ol Benjamin Britain mem.[BV.64] Mem plifortigas la signifon de neniu alia.

Senhelpa mem «

Mem ankaŭ povas signifi "sen helpo de alia, per propra volo, sen ekstera devigo". Kun tia signifo mem povas lokiĝi libere en la frazo:

  • Mia opinio estas: prenu mem akvon, se vi volas trinki.[FE.19] Mi ne intencas helpi vin.

  • Li mem foriris, li ne estis forvokita![FA1.94] Li iris propravole.

  • Li devis mem brosadi al si siajn botojn.[FA1.4] Neniu alia faris tion por li.

  • La laboristino [...] foriĝis de ĉi tie mem kaj propravole.[M.171] Ŝi foriĝis sen devigo kaj pro propra volo.