Kie estas la libro kaj la krajono?[FE.6] = En kiu loko estas la libro... Demanda kie.
— Kie estas la tranĉiloj? — Ili kuŝas sur la tablo.[FE.16] = En kiu loko estas... Demanda kie.
Mi montris al la infano, kie kuŝas ĝia pupo.[FE.18] Kie en demanda subfrazo.
Li scias, kie la kankroj pasigas la vintron.[PE.1386] Kie en demanda subfrazo.
Mi volis resti tie, kie mi estis.[FA3.135] Rilata kie.
Kie fumo leviĝas, tie fajro troviĝas.[PE.875] Rilata kie.
En la kastelo estis granda societo, tie troviĝis multe da gastoj el la ĉirkaŭaĵo.[FA3.49] = ..., en tiu loko (en la kastelo) troviĝis...
La plafono tie estis malalta.[M.105] = La plafono en tiu loko estis malalta.
Ŝtelisto ŝteliston evitas, ĉar li tie ne profitas.[PE.2392] Tie = ĉe ŝtelisto.
Se li scius, ke mi estas tie ĉi, li tuj venus al mi.[FE.20] = ...estas en tiu ĉi loko proksime de mi, li tuj... Pri ĉi vidu ĉi-poste.
Li demandis ŝin, kion ŝi faras tie ĉi tute sola.[FE.21]
Mi restas tie ĉi laŭ la ordono de mia estro.[FE.26]
Tie kaj tie en la arbaro loĝas homoj. Tie kaj tie aŭ tie kaj ĉi tie (aŭ simile) = "en kelkaj disaj lokoj".
Iafoje kiam ĉeestas rilata kie-subfrazo, tie povas esti forlasata.
Ĉu vi loĝas ie? = Ĉu vi loĝas en iu loko?
Certe ĝi troviĝas ie ĉi tie, tion mi scias.
Ĉie estas varme, sed hejme plej ĉarme.[PE.226] = En ĉiu loko estas...
Kion mem mi faras, tion ĉie mi flaras.[PE.935]
Malsaĝulo ĉie sian nomon skribas.[PE.1468]
Ĉie, kien mi venas, troviĝas ia malbonaĵo, kiu premas la koron.[FA1.93]
Nun ĉie regis ĝojo.[FA1.49]
Nenie mi havis tian bonan akcepton.[Rz.80] = En neniu loko mi havis...
Pli bela reĝidino ol ŝi troviĝis nenie en la mondo.[FA1.104]
Kiu kutimis ĉion juĝi, nenie povas rifuĝi.[PE.1027]
Oni povas aldoni rolvortetojn al lokaj tabelvortoj por montri moviĝon k.s.:
Sonorado al li venas, sed de kie — li ne komprenas.[PE.2338] = ...sed de kiu loko...
For de tie ĉi![FE.26] = Iru for...
Ho, se vi estus malproksime de ĉi tie![FA2.37]
El kie vi estas?[FA2.37] = El kiu loko...
Ĉiuj sociaj klasoj, aĝoj, nacioj puŝiĝas tie, tra kie mi intencis iri.[M.39]
Se la pordo de la ĝardeno estis nefermita, li povus tra tie eniri.[BV.60]
Post lokaj tabelvortoj oni povas meti N-finaĵon por montri direkton:
Kien vi iras? — Mi iras en la ĝardenon.[FE.26]
Kien vi vin turnos, ĉie malbone.[PE.891]
Fadeno iras, kien kudrilo ĝin tiras.[PE.554]
Rigardu tien ĉi.[BV.66]
Kun helpo de Dio mi trabatis al mi vojeton rekte tien, kien estis necese.[Gm.58]
Kiam mi, la sonorilo [...], svingiĝadis tien kaj reen, mi povus frakasi al li la frunton.[FA4.69]
La malvivan korpon li ien trenis for.[H.113]
La infano [...] turnadis ĉien la okulojn, en kiuj vidiĝis miro kaj timo.[M.7]
Mi nenien plu iros hodiaŭ.[M.128]
Tiea, ĉi-tiea[FE.30], ĉiea k.t.p. = "troviĝanta tie, ĉi tie, ĉie" k.t.p.: La tieaj Esperantistoj estas tre gastigemaj. / Kiel urbestro de la ĉi-tiea urbo mi havas la devon zorgi pri tio, ke al la traveturantoj [...] estu nenia premado.[Rz.29] La ĉiea pluvo detruis nian vojaĝon.