PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

Baldaŭ

Baldaŭ = "post mallonga tempo":

  • Estu trankvila, mia tuta ŝuldo estos pagita al vi baldaŭ.[FE.25]

  • Teatramanto ofte vizitas la teatron kaj ricevas baldaŭ teatrajn manierojn.[FE.37]

  • La tablo staras malrekte kaj kredeble baldaŭ renversiĝos.[FE.33]

  • Kiam vi ekparolis, ni atendis aŭdi ion novan, sed baldaŭ ni vidis, ke ni trompiĝis.[FE.40]

  • Mi foriras, sed atendu min, ĉar mi baldaŭ revenos.[FE.42]

  • Mia trijara ofico estos baldaŭ finita.[BV.43]

  • Eĉ en bona afero tro multe ofte estas malbone; pri tiu vero li baldaŭ devis konvinkiĝi.[FA3.119]

  • Baldaŭ ni ĉiuj laboros kune, por atingi kiel eble plej baldaŭ nian komunan celon.[L2.106]

  • Kiu tro alten rigardon direktas, tiu tre baldaŭ okulojn difektas.[PE.1110]

Vortfarado «

Baldaŭa = "tia, ke ĝi okazos aŭ okazis baldaŭ": Knut estas en plena malespero pro mia baldaŭa forveturo![FA3.61]

Baldaŭe estas pli akcenta formo de baldaŭ: Estas pli bone forveturi plej baldaŭe.[Rz.67]