PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

Nun

Nun = "en tiu ĉi tempo aŭ momento, en la tempo kiam mi parolas":

  • Mi venas de la avo, kaj mi iras nun al la onklo.[FE.9] = ...mi iras en tiu ĉi parola momento...

  • Lia filo mortis kaj estas nun malviva.[FE.31]

  • Li estas nur unufoja mensoginto dum vi estas ankoraŭ nun ĉiam mensoganto.[FE.22]

  • La fera bastono, kiu kuŝis en la forno, estas nun brule varmega.[FE.31]

  • Nun li diras al mi la veron.[FE.24]

Ne konfuzu nun kun nu, kiu estas ekkria vorteto kun tute alia signifo. Legu ankaŭ pri la apenaŭ uzata esprimo ĉi tiamnun.

Nun estas normale uzata kun AS-verboj, sed ankaŭ aliaj verboformoj povas aperi:

  • Nun vi plu ne ricevos kisojn![FA2.54] = En tiu ĉi momento kaj plu poste... Nun ĉi tie montras kaj la nunon, kaj la postan estontan tempon.

  • Nun mi fariĝis laca. Temas pri la nuna rezulto de antaŭa ŝanĝiĝo.

  • Nun ĝi jam malaperis. = Nun ĝi estas for.

  • Mi jam havas mian ĉapelon; nun serĉu vi vian.[FE.18] = ...nun vi komencu vian serĉadon.

  • Mia ora ringo ne estus nun tiel longe serĉata, se ĝi ne estus tiel lerte kaŝita de vi.[FE.25] US-verboj ne montras tempon.

Ofte nun estas uzata pli ĝenerale pri la nuna epoko, la nuna mondo:

  • Nun komputiloj fariĝas pli kaj pli oftaj en la mondo. Oni ankaŭ povus uzi hodiaŭ.

Ofte nun montras ne nur tempon, sed ankaŭ novan situacion, novajn cirkonstancojn:

  • Mi lasis ilin tute ĉirkaŭfermi, nun ili devas batali kiel malesperuloj.[Rt.67] = ...en la situacio, kiu nun ekestis...

Tio, kio kaŭzis la novan situacion, povas esti montrata per subfrazo kun rilata kiam aŭ kun ke:

  • Nun kiam vi alvenis, ni povas komenci.

  • Nun ke mi ricevis garantiojn, mi ne plu timas.

Nun pri pasinteco «

En rakontoj nun ofte montras tiun tempopunkton, kiun la rakonto atingis, = "en tiu momento, je tiu tempo, tiam". Nun donas pli vivan koloron al la rakonto ol la normala tiam, kvazaŭ la aŭskultanto mem ĉeestus la okazaĵojn, kvazaŭ estus nuna tempo:

  • Nun ŝi aliris al la skribtablo.[M.178] = Tiam ŝi aliris...

  • Ĉiuj alte ŝatis sian imperiestron, kaj nun li estis malsana.[FA2.30]

  • Nun ĝi estis iom ripozinta.[FA2.6]

Legu ankaŭ pri simila uzo de hodiaŭ, hieraŭ kaj morgaŭ, kaj pri tempaj kaj lokaj vortoj en nerekta parolo.

Kun rolvorteto «

Oni povas antaŭ nun uzi tempan rolvorteton, kiu modifas la signifon:

  • Mi sciigas, ke de nun la ŝuldoj de mia filo ne estos pagataj de mi.[FE.25] Temas pri la nuno kaj la tempo post la nuno.

  • Tiu reformo [...] eĉ per unu haro ne vanigus la laboron de tiuj, kiuj ĝis nun ellernis Esperanton.[L1.181] Temas pri la tuta tempo ĝis la nuno.

Komparu kun la uzo de rolvortetoj antaŭ hodiaŭ, hieraŭ, morgaŭ kaj antaŭ tabelvortoj je AM.

Vortfarado «

Nuna = "okazanta aŭ estanta nun": Kun la nuna numero finiĝas la unua jaro de eldonado de nia gazeto.[OV.82] La nuna situacio estas neeltenebla.

Nun(ec)o = "la nun estanta tempo": Ĝi estis kontrasto inter la pasinteco kaj la nuneco.[M.69] Ŝi ĉiam vivas en la nuno, ne cerbumas pri pasintaj aferoj.