PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

Tuj

Tuj = "sen prokrasto, sen atendo":

  • "Mi volas ke vi tien iru," diris la patrino, "kaj iru tuj!"[FE.19]

  • Se li scius, ke mi estas tie ĉi, li tuj venus al mi.[FE.20]

  • La fenestro longe estis nefermita; mi ĝin fermis, sed mia frato tuj ĝin denove malfermis.[FE.33]

  • Tuj post la hejto la forno estis varmega.[FE.38]

  • Li estas tre kredema: eĉ la plej nekredeblajn aferojn, kiujn rakontas al li la plej nekredindaj homoj, li tuj kredas.[FE.41]

  • Kiam la suno estis tuj subironta, Elizo ekvidis dek unu sovaĝajn cignojn.[FA1.106]

  • La infanoj ne tuj komprenis, kion ŝi diris.[FA3.89]

Loka tuj «

Tuj estas ankaŭ uzata kun loka signifo = "tute proksime, tute apude". Foje tempa kaj loka signifoj miksiĝas:

  • Kio estas tiu granda kastelo, tuj apud la urbo, kun la tiel altaj fenestroj?[FA1.127]

  • Tuj malantaŭ si ŝi aŭdis viran voĉon.[M.12]

  • La monto malfermiĝis, kaj la reĝidino eniris. La vojkamarado sekvis tuj post ŝi.[FA1.45] Kaj tempa kaj loka tuj.

Vortfarado «

Tuja = "tuj okazonta, okazinta, fariĝonta, fariĝinta" k.s.: Li tuj faris, kion mi volis, kaj mi dankis lin por la tuja plenumo de mia deziro.[FE.31]

Tuje estas pli akcenta formo de tuj: Li malaperis tiel tuje, ke neniu povis vidi kien.