I-verbo povas roli kiel subjekto de frazo, kiam oni volas diri, kia estas la ago de la I-verbo. Plej ofte la ĉefverbo estas formo de esti, sed ankaŭ aliaj ĉefverboj eblas:
Resti kun leono estas danĝere.[FE.7] Tio, kio estas danĝera, estas la ago resti kun leono. Danĝere estas perverba priskribo de resti. Ĝi havu E-finaĵon, ĉar ĝi estas priskribo de verbo.
Nun estis plej bone reveni hejmen.[FA2.12] Tio, kio estis plej bona, estas la ago reveni hejmen.
Kritiki estas facile, fari [estas] malfacile.[PE.1202] Tio, kio estas facila, estas la ago kritiki. Tio, kio estas malfacila, estas la ago fari.
Kiam I-verbo mem rolas kiel subjekto de frazo, la senca subjekto de la I-verbo ofte estas indiferenta:
Estas efektive tre agrable havi tiajn gajajn najbarojn![FA2.123] La senca subjekto de havi estas indiferenta. La afero validas por ĉiu ajn, kiu havas tiajn najbarojn.
Se en ĉi tia frazo la senca subjekto de la I-verbo ne estas indiferenta, oni povas ĝin montri per al-komplemento aŭ por-komplemento:
Restas al mi nur diri al vi adiaŭ.[M.59] Senca subjekto de diri estas mi. Temas pri tio, ke mi diros al vi adiaŭ.
Tedis al ŝi pensi pri li.[BV.36] La persono, kiu pensis, estas ŝi.
Al la papo ne estas permesite edziĝi.[FA4.148] La papo ne rajtas edziĝi.
Estos por mi granda plezuro konatiĝi kun vi en Kembriĝo.[OV.561] Mi konatiĝos kun vi.