PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

O-vortecaj kaj A-vortecaj vortetoj

O-vortecaj vortetoj (aŭ O-ecaj vortetoj) rolas en frazo kvazaŭ ili estus O-vortoj. Kelkaj el ili similas al personaj pronomoj, ĉar ili anstataŭas ne nur O-vortojn, sed tutajn O-vortajn frazpartojn. Oni povas nomi ilin pronomecaj vortetoj.

A-vortecaj vortetoj (aŭ A-ecaj vortetoj) rolas same kiel A-vortoj.

O-vorteca kaj A-vorteca frazroloj tamen ofte intermiksiĝas.

O-vortecaj estas ankaŭ personaj pronomoj. A-vortecaj kaj O-vortecaj estas la nombraj vortetoj.