PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

Ne-Esperantigitaj nomoj

Ne-Esperantigitaj propraj nomoj estas utilaj en tiaj okazoj, kiam gravas rekono de la origina skriba formo. Tiaj originaj nomformoj povas tamen esti malfacilaj por elparolado, ĉar ne ĉiu homo povas scii la nacilingvan elparolon. Ofte estas do utile iel montri, kiel oni povas elparoli la nomon. Aŭ oni montru la originan elparolon (precize aŭ proksimume), aŭ oni montru Esperantecan elparolon.

Iafoje oni preferas konservi nomon senŝanĝe pro tute specialaj motivoj. Ekz. la vorton Allah por Dio oni nur transskribis per latinaj literoj en la Esperanta traduko de la Korano, ĉar tiu vorto estas konsiderebla kiel memprezento de Dio, kaj tial neŝanĝenda. Aliaj tradukantoj elektus traduki per la vorto Dio, ĉar la Araba Allah signifas ĝuste "(la) Dio". Tiaj elektoj estas afero de persona opinio, kaj ili ne koncernas la Esperantan gramatikon.

Ne-Latinaj skriboj «

Se la origina nomformo estas skribata per alia alfabeto ol la Latina, oni normale devas transskribi la nomon per Latinaj literoj. Tiam oni povas uzi oficialan (aŭ ofte uzatan) manieron transskribi el la koncerna lingvo, aŭ oni povas transskribi laŭ la Esperanta alfabeto. Oni elektu transskribon taŭgan por la aktuala okazo. Se la eblo elparoli estas tre grava, skribo laŭ la Esperanta alfabeto (aŭ eĉ plena Esperantigo) povas esti preferinda. Se rekono de la skriba formo estas grava, verŝajne ia transskribo laŭ oficiala sistemo estas pli bona.

Finaĵoj «

Ne-Esperantigitaj nomoj povas aperi O-vortece sen O-finaĵo. Ĉe tiaj nomoj oni ankaŭ povas forlasi N-finaĵon, eĉ se la frazrolo principe postulas tian finaĵon. Eventualajn rolvortetojn oni tamen ĉiam devas uzi, se la frazrolo tion postulas:

  • Zminska meditis momenton.[M.30] Pola nomo rolas kiel subjekto.

  • Zamenhof estis la iniciatinto de Esperanto.

  • Marta komencis ludi. Ŝi ludis la Prière d'une vierge.[M.27] Franca nomo de muzikpeco rolas kiel objekto, sed ne havas N-finaĵon.

  • Ni trinku glason pro la memoro pri Bartel Thorwaldsen![FA2.112] Dana nomo rolas kiel pri-komplemento.

  • Li admiras Zamenhof. La nomo Zamenhof rolas kiel objekto sen N-finaĵo.

Se la nomo povas akcepti N-finaĵon (se ĝi finiĝas per vokalo), tiam oni ja kompreneble povas aldoni tian finaĵon. Oni ankaŭ povas almeti O-finaĵon al fremda nomo. Se oni uzas O-finaĵon, oni ankaŭ devas uzi N-finaĵon, se la frazo tion postulas. Oni ankaŭ povas antaŭmeti titolon aŭ similan esprimon, kiu povas ricevi N-finaĵon:

  • Ĉu vi konas Anna? La nomo Anna rolas objekte sen N-finaĵo.

  • Ĉu vi konas Annan? La nomo Anna rolas objekte kun N-finaĵo.

  • Ĉu vi konas mian amikinon Anna? Anna estas identiga priskribo de mian amikinon, kaj nepre ne havu N-finaĵon ĉi tie.

  • Hieraŭ mi vidis Bill Clinton en la televido. La nomo Bill Clinton rolas objekte sen Esperantaj finaĵoj.

  • Hieraŭ mi vidis Billon Clinton en la televido. La antaŭnomo havas O-finaĵon kaj N-finaĵon. Oni ankaŭ povas skribi Bill-on kun dividostreko.

  • Hieraŭ mi vidis prezidanton Bill Clinton en la televido.

  • Rakontas Christen Pedersen. Ĉu vi konas Christenon Pedersen?[FA3.114] Unue la nomo aperas kiel subjekto, sen Esperantaj finaĵoj. Poste ĝi aperas kiel objekto. Tiam Zamenhof aldonis O al la antaŭnomo por povi uzi ankaŭ N-finaĵon.

  • Li surĉevale rajdis tra la profunda vala vojo, por veni en Weimaron kaj viziti Molly'n.[FA3.143] Oni ankaŭ povus skribi Weimar kaj Molly sen finaĵoj, sed kun N-finaĵoj la frazroloj estas ja pli klaraj.

Ofte oni Esperantigas nur la antaŭnomon de persono, aŭ aldonas O-finaĵon al la ne-Esperantigita formo de la antaŭnomo, sed lasas eventualan postan nomon en origina formo sen Esperanta finaĵo. N-finaĵon oni tiam uzas nur ĉe la antaŭnomo. Tio tamen ne estas regulo, nur kutimo: Christenon Pedersen (normale ne: Christenon Pedersenon).

Kiam fremda nomo estas uzata en frazrolo, kiu bezonas A-finaĵon aŭ E-finaĵon (aŭ eĉ verban finaĵon), oni devas aldoni tian finaĵon:

  • La malnova Wartburga kastelo ĉiam ankoraŭ staris senŝanĝe alte supre sur sia roka altaĵo.[FA3.145]

  • Tio estas Zamenhofa esprimo.

Ofte oni povas anstataŭe elturniĝi per rolvorteto: La malnova kastelo de Wartburg...

Nur originaj formoj «

Kiam oni uzas ne-Esperantan nomformon en Esperanto, oni ne uzu formon el ne-origina lingvo. Parolante pri ekz. la Dana ĉefurbo, oni ne uzu *Kopenhagen* (la Germanan formon), nek *Copenhague* (la Francan formon). Uzu la Danan formon København, aŭ la Esperantan formon Kopenhago. Parolante pri la Ĉina filozofo Kongzi oni ne nomu lin *Confucius* (la Latina formo). Uzu la Ĉinan formon Kongzi, aŭ la Esperantan formon Konfuceo. Aliflanke, se oni scias nur neoriginan formon de nomo, kaj ne havas eblon trovi la originan formon aŭ Esperantigitan formon, tiam oni ja nur povas uzi tiun formon, kiun oni scias.

Elparolo «

Kiam oni uzas nacilingvan nomon en Esperanta parolo, oni ne elparolu ĝin laŭ la maniero de alia nacia lingvo. Aŭ oni uzu la originan elparolon, almenaŭ proksimume, aŭ oni elparolu Esperantece. Parolante pri ekz. la Angla urbo Winchester oni elparolu aŭ Anglece "ŭinĉestr", aŭ Esperantece ("vinĉester"), aŭ oni plene Esperantigu (ekz. Vinĉestro°). Legu pli detale pri elparolado de ne-Esperantaj vortoj.