PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

Pri

Pri montras temon, tion, kion ago traktas aŭ koncernas, k.s.:

  • Mi parolas pri leono.[FE.7] La temo de la parolado estas leono.

  • Kiel ofte mi pensis pri vi kaj pri la malnova tempo![FA3.91] La pensoj havis vin kaj la malnovan tempon kiel temojn.

  • Mi ne kuraĝis demandi vin pri tio, ĉar mi vidis, ke vi penas eviti miajn demandojn.[M.156]

  • Mia Dio! mi aŭdis pri la malfeliĉo, kiu vin trafis.[M.95]

  • Mi instruas mian infanon pri Esperanto.[LR.98] (= Mi instruas Esperanton al mia infano.[LR.98]) La temo de la instruado estas Esperanto.

  • Mi estas preta [...] vendi al vi tiun ĉashundon, pri kiu vi marĉandis. — Ne, ne pri hundoj mi nun pensas. — Nu, se vi ne volas, ni interkonsentos pri alia hundo.[Rz.90]

  • Ili estis forte lacaj, pri kio certe neniu miros.[FA2.107]

  • Ĉu vi ploras pri mi?[FA1.125]

  • Pri kio estas la afero?[PE.2087] = Pri kio temas? = Kion koncernas la afero? Al kio rilatas la afero? Kio estas la temo de la afero?

  • Ĝenerale pri la aferoj, kiuj koncernas la magazenon, okupas sin mia edzo.[M.84] La edzo okupas sin koncerne tiajn aferojn.

  • Mi zorgas pri ŝi tiel, kiel mi zorgas pri mi mem; sed ŝi mem tute ne zorgas pri si kaj tute sin ne gardas.[FE.18]

  • Mi scias la pentradon tiom, ke mi povus doni instruon pri ĝiaj plej elementaj reguloj.[M.33]

  • La scienculoj verkis librojn pri la urbo, pri la palaco kaj pri la ĝardeno, sed la najtingalon ili ne forgesis, al ĝi estis dediĉita la ĉefa ĉapitro.[FA2.24]

  • Ŝi nun opiniis, ke la homoj estas kulpaj pri ŝia senlima mizero.[M.201]

Kiam pri estas uzata prefiksece en verboj, ĝi ofte havas tute specialan efikon.