PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

Sen

Sen montras ion, kio forestas, kio mankas:

  • Anstataŭ kafo li donis al mi teon kun sukero, sed sen kremo.[FE.26] Ne estis kremo en la teo.

  • Mi estas malriĉa simpla virino sen familio.[FA3.151] = ...virino, kiu ne havas familion.

  • Ŝi iras sen celo.[M.98] Ŝi iris ne havante celon.

  • Li pasis preter mi sen saluto.[M.158] = ...ne salutante.

  • Li preskaŭ sen vivo estis pelata de la ondoj.[FA1.58]

  • "Vi tute ne estas ĝentila," diris la feino sen kolero.[FE.19]

  • Per kia rajto vi, sinjoroj, baras la vojon al ni, por kiuj la irado jam sen tio estas tiel malfacila?[M.173] Jam se vi ne barus la vojon, la irado estus malfacila.

  • Via traduko ne estas sen certaj bonaj flankoj.[M.135] Sen troviĝas en nea frazo. La traduko do ja havas certajn bonajn flankojn.

  • Ne sen kaŭzo li tion diris.[FA2.142]

  • Nenia ago fariĝas sen pago.[PE.1708]

  • Mi petas vin pri ĝi, — diris Marta sen plej mallonga pripenso.[M.179]

  • Tiu virino ne foriru de ŝi sen ricevo de konsilo kaj helpo.[M.59] Ne manku konsilo, nek manku helpo. Rimarku, ke oni uzas kaj por ligi du aferojn post sen. Oni tiam ne uzas nek.

Sen tio ke «

Oni uzas sen ankaŭ antaŭ ke-frazo, sed normale oni intermetas helpan tio:

  • Via patro neniam povis ekrigardi vin sen tio, ke li batus sin en la bruston kaj ĝemus.[Rt.40]

Antaŭ I-verbo «

Oni pli kaj pli ofte uzas sen antaŭ I-verbo: Ŝi foriris sen diri eĉ unu vorton.

Vortfarado «

Senigi = "kaŭzi, ke io ne plu havu ion": Mi senigas min nun je ĉiaj personaj privilegioj.[OV.34] Mi senigis al vi la ĝojojn de via juneco.[Rt.43]

Seniĝi = "liberiĝi je io, forigi ion de si": Li seniĝis je sia vesto.