PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

De rilate al verbo

Formovo «

Kiam de rekte rilatas al verbo, ĝi normale montras lokon, kie komenciĝas movo:

  • Mi venas de la avo, kaj mi iras nun al la onklo.[FE.9] La moviĝo komenciĝis ĉe la avo, iris for de li, kaj direktiĝas nun al la onklo.

  • La vento forblovis de mia kapo la ĉapon.[FE.39]

  • Mi saltadis la tutan tagon de loko al loko.[FE.40]

  • Mi volis lin bati, sed li forkuris de mi.[FE.18]

Por klareco oni povas je bezono uzi for dedisde. La polico prenis la ŝtelitan monon for de la rabisto / disde la rabisto. Se oni dirus: ...la ŝtelitan monon de la rabisto, oni povus eble pensi, ke temas pri apartena de (= "... la ŝtelitan monon, kiu apartenis al la rabisto").

Origino «

Rilate al verbo, de povas ankaŭ montri originon, kio estas simila al formovo:

  • De la patro mi ricevis libron, kaj de la frato mi ricevis plumon.[FE.9]

  • Saĝa filo lernas de la patro.[SS.13]

  • La hebreoj estas Izraelidoj, ĉar ili devenas de Izraelo.[FE.36] Izraelo estas ilia prapatro.

  • Donu al mi manĝi de ĉi tiu ruĝa kuiraĵo.[Gn.25]

Kaŭzo «

Rilate al verbo, de povas ankaŭ montri kaŭzon, ĉar kaŭzo similas al origino:

  • Li paliĝis de timo kaj poste li ruĝiĝis de honto.[FE.39] = ...pro timo... pro honto.

  • Mi eksaltis de surprizo.[FE.40]

Por kaŭzo oni tamen normale uzas pro kaj iafoje el.

Malsimileco k.t.p. «

Rilate al verbo, de povas ankaŭ montri malsimilecon, distingon, apartecon, malproksimecon, disecon:

  • Per kio diferencas via amato de aliaj amatoj?[AK.5]

  • Mi povus diferencigi la saĝajn de la malsaĝaj![FA1.69]

  • Kial Vi kaŝas Vian vizaĝon de mi?[Ps.88]

  • Nun mi iom liberiĝis de la plej urĝaj el miaj kolektiĝintaj laboroj.[L1.184]

  • Trankviliĝu de l' batado, ho mia kor'![FK.303]

Tempo «

Rilate al verbo, de povas montri la komencan momenton de daŭra ago aŭ stato.

Tempa de povas stari antaŭ tempopunkto:

  • Li laboras de la sesa horo matene.

  • Ŝi tion kapablas de la naskiĝo.

  • Mi sciigas, ke de nun la ŝuldoj de mia filo ne estos pagataj de mi.[FE.24]

Tempa de povas stari ankaŭ antaŭ esprimo de tempodaŭro. Tiam la du daŭroj komenciĝas (pli-malpli) samtempe:

  • Mi konas lin de longa tempo.[FA2.94]

  • Nur de ses monatoj mi scias la veron.[BV.74]

  • De la mateno mi nenion manĝis.[Rz.13]

  • Ĝi komencas sian ekzistadon nur de hodiaŭ.[OV.111]

Por montri klare, ke temas pri tempo, oni povas uzi ekdede post:

ekde
= "de la komenco de"
de post
= "de la fino de"

Se temas pri tempopunkto, apenaŭ estas diferenco inter ekde kaj de post, sed se temas pri tempodaŭro, la diferenco estas ja granda: de post ŝia vivo = ekde ŝia morto.

  • Ekde ŝia vizito li ŝajnas multe pli feliĉa.

  • Mi promesas ekde hodiaŭ ne fumi plu.

  • Multe ŝanĝiĝis de post tiu tempo.[FA3.143]

Zamenhof foje skribis depost kiel unu vorto: Depost sia plej frua aĝo ŝi montris jam malbonajn trajtojn de karaktero.[F4.91] Nenio pravigas tian kunmeton, sed se oni tamen uzas ĝin, oni atentu pri la akcento: dEpost.

Zamenhof uzis ankaŭ deloke de kaj detempe de por fari distingon inter loka kaj tempa de, sed tiuj esprimoj ne estas oftaj:

  • Li mezuris la larĝon deloke de la malsupra pordego ĝis la ekstera rando de la interna korto.[Jĥ.40]

  • Al tio [longa kuŝado en la lito] ŝi alkutimiĝis detempe de sia infaneco.[FA4.149]